heredi

*hered/i (tr)

  1. [JURO] Laŭleĝe ricevi propraĵon post mortinto: li heredis grandan riĉaĵon (Z); heredi de amerika onklo (B); la filo de tiu sklavino ne heredos kun mia filo (X); domo kaj havo estas heredataj post gepatroj (X).
  1. (f) ĝui post siaj parencoj aŭ antaŭuloj, aŭ same kiel ili: feliĉon oni ne heredas nek cedas (Z); honoron heredas saĝuloj (X); la humiluloj heredos la teron (X); heredita moro, kutimo.
  1. Ricevi de la gepatroj difinitajn ecojn preskaŭ ekskluzive pere de genoj: heredi bluajn okulojn.
    kromosomo.
  1. [MEDICINO] (ark.) Ricevi patologiajn mikrobojn de la patrino: heredi tuberkulozon, sifilison.
  • hereda
    1. Akirita per heredo: hereda donaco (Z); hereda domo; hereda religio (Z); tradicio hereda en nia gento (Z); hereda malsano.
    1. Rilata al heredaĵo: heredaj impostoj; hereda rajto, proceduro.
      fikontaĝi.
    1. Tia, ke oni povas ĝin heredi: hereda bieno (Z), havo (Z); konateco ne estas hereda (Z).
  • herede
    Per, por, kiel heredaĵo: herede aparteni al iu (Z); transdoni ion herede al iu (Z); ni ne devas herede nutri por senfinaj generacioj intergentan disecon (Z).
  • heredo
    1. Ago, per kiu oni fariĝas heredanto: ne fidu heredon, fidu posedon (Z); por heredo (Z); per heredo (Z).
    1. heredaĵo: kun sia tuta posedo kaj heredo (Z); riĉa heredo (B); la gento, kiun li elektis al si kiel heredon (X); (f) malpaco pro kredo fariĝas heredo (Z).
  • heredaĵo
    Tio kion oni heredas: nia heredaĵo transiris al fremduloj (X); li prenis ĝin kiel heredaĵon (Z); (f) heredaĵo el gloro, virto; tiu leĝo estas nur heredaĵo de la antaŭa registaro; ĝi estis heredaĵo el la tempo de la praavino (Z).
    legacio, testamento, postlasaĵo, restaĵo.
  • heredanto
    Tiu, kiu heredas: avarulo avaras, heredantoj malŝparas (Z); jen mia domano estos mia heredanto (X); universala heredanto ( [JURO] tiu, al kiu estas testamentita la tuto de la heredaĵo); (f) la heredantoj de la Regno (N); ŝuldo estas unua heredanto (Z).
  • heredeco
    1. Kapablo iĝi heredanto.
    1. [BIOLOGIO] Ricevo (pp idoj) de la karakteroj de la generintoj, preskaŭ ekskluzive pere de genoj: Mendelo formulis la leĝon de heredeco; gena aŭ Mendela heredeco; la portantoj de la heredeco estas la kromosomoj kaj iliaj genoj; akirita, celplasma heredeco.
    1. [MEDICINO] (ark.) Ricevo (pp feto) de patologiaj mikroboj devenantaj jen de la patro (en la spermo), jen de la patrino (kun ovolo aŭ tra la sango). SIN. heredokontaĝo: heredosifiliso.
      (akuŝ)kontaĝo.
  • heredigi
    1. (ion al iu) Transdoni herede: por heredigi al miaj amantoj esencan bonon (X); (f) mi heredigis al mi viajn ordonojn (X) (rigardis kiel heredaĵon).
    1. (iun pri io) Fari, ke iu heredu: bonulo heredigas la nepojn (X).
  • heredigo
    1. Ago heredigi ion.
    1. Ago heredigi iun.
  • kunheredi
    Heredi divide kun iu, aŭ iuj.
  • senheredigi
    Senigi iun je la atendita heredaĵo: senheredigi maldankan filon; Karolo estas jam senheredigita! (Z).

    heredi

    REVO: [heredi]
    Avarulo avaras, heredanto] malŝparas.Disipi heredon.Dividi heredon kun fratoj.Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj.Domon konstrui, purigi, ornami, heredi.Esperi heredaĵon.Hereda havaĵo.heredaj impostojLa nemoveblaĵoj en heredaĵo.Malsano benigna, maligna, kontaĝa, imaga, hereda, kronika.Malŝpari tutan heredaĵon.Meti, ĵeti siajn manojn sur heredaĵon de alia.Ne fidu heredon, fidu posedon.Postlasi heredaĵon al institucio.Postuli, depostuli sian parton de heredaĵo.Riĉa heredaĵo.Senheredigi maldankan, hontindan filon.Transdoni ion herede al iu.Universala heredanto.Venerologio : Sifiliso (heredosifiliso ; ŝarĝita heredeco).
    Falsi testamenton.Fari sian testamenton (kodicilo).funebro.kondolenco.kuratoro.Legacio (= legaco).Legitimi testamenton ĉe la tribunalo.orfo.Testamentaj aranĝoj, malpermesoj, dispozicioj.Testamente disponi pri siaj havaĵoj. Testamente fonduson por.testamento.vidvo.zorgato.
    financo. juro. morti.

    Iel rilatitaj:

    aristokratx arketipx avx brisurx daltonx domx donx filx financx fratx havx instinktx jurx lasx mortx partx posedx postulx respublikx