sen

*sen

  • I- Prep. (uzebla ankaŭ kun infinitivo) esprimanta iel nenormalan neatenditan foreston, aŭ iom esceptan, penigan mankon
    1. de objekto aŭ persono: li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo (Z); oni povas uzi akuzativon sen prepozicio (Z); vi tute ne estas ĝentila, diris la feino sen kolero (Z); la generalo venis sen adjutanto (B); ne estas regulo sen escepto (Z); sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus (Z); sen vi (sen via helpo) la du princinoj neniam plu revidus Egiptujon (Z); ne eble estas por iu ajn sidi senmove, sen tio ke la sovaĝaj bestoj kuras sur lia korpo (B).
    1. de stato aŭ ago: ne venas honoro sen laboro (Z); tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo (Z); sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro (Z); via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston (Z); li tion ne povas sen elmeti sin al ia danĝero (Z); la suno neniam leviĝas sen rigardi batalojn (Z); li restis du tagojn sen manĝi; li nenion volis decidi sen demandi min; vi ne permesas vin ofendi sen postuli kontentiĝon (B).
  • RIM. 1 Kiam 'sen' enkondukas du substantivojn sence najbarajn, tiuj estas ligitaj per 'kaj': eterna nokto sen pensado kaj sonĝado ŝin atendis (Z); antaŭen sen halto kaj timo! (Z); la pasintan vivon li rememoris sen sopiro kaj bedaŭro (B).
  • II- Kombinebla morfemo kun sama signifo:
  • seneco
    Manko, malabundeco, senhaveco.
  • seni (ntr)
    Esti sen.
  • senigi
    Fari, ke iu aŭ io iĝu sen io, malhavu ion: senigi iun je la vivo; kompenso por ĉio, je kio li estis senigita (Z); arboj senigitaj de vento je siaj folioj; mi senigas min nun je ĉiaj tute personaj privilegioj (Z).
  • seniĝi
    Liberigi sin de io; forigi ion, tiel ke ĝi manku al oni: ŝi seniĝis je siaj vestoj; por aŭskulti nin, li seniĝis je sia kolero.
  • III- Pref. uzata:
    1. Por formi adj-ojn, signifantajn iel nenormalan foreston aŭ mankon: senhoma, senvoja dezerto (Z); senkarnaj fingroj (Z); senambicia, senbarba; senekzempla, senfrukta, senfunda (Z); sengusta, senkorpa, senlima, senmakula, senmateria, senpartia, senpasia, sensenca (Z), senaga, senbrila, sencela, senĉesa; sendefenda infano (Z); senefika, senekzerca, senfina (Z); senhonta, senkompata, senmorta, senprepara, senprokraste, senpuna, sensignifa, senzorga, sendependa; senforta (Z); senkulpa, senlaca, senpera, senprudenta (Z), sensperta, sensprita, senutila.

    El tiaj adj-oj, regule deriviĝas adv-oj kaj substantivoj: senlime etendiĝi; senatende; sensencaĵo, senpasieco, senkulpeco, senscieco (Z) ktp.
    RIM. 2 La vortoj 'sen...a' signifas '(sen...o)a'. Se la ĉefa morfemo aludas procezon aŭ econ, oni uzas la pref-ojn 'ne' aŭ 'mal', laŭ la senco: Kp senvesta kaj nevestita, sendanka kaj nedankema, senmova kaj nemovebla, senokupa kaj neokupita, senpeka kaj nepekema, senprofita kaj neprofitiga, seninterrompa kaj neinterrompita, senhonora homo kaj malhonora ago.
    Sed por diversaj nocioj 'ne...a/mal...a' kaj '(sen...)a' povas sinonimi: nesprita/sensprita, neŭtila/senutila, malprudenta/senprudenta, kaj tio vastiĝas al pluaj kunmetaĵoj: sengraveco/malgraveco, senklereco(Z)/malklereco, sentaŭgeco/netaŭgeco.
    1. Por formi, helpe de la suf-oj 'ig' kaj 'iĝ', verbojn signifantajn senigon resp. seniĝon: senarbigi (Z) (senigi je arboj), senhomigi (Z); senhaŭtigi (Z); senmebligi (Z) (Kp ig, 1, D b), senmovigi (Z); senheredigi (Z); senkulpigi (Z); senkuraĝigi (Z) (Kp ig, 1, D, RIM. 1 kaj 2); senbriligi (Z); senkolorigi; (Z) (Kp ig, 1, D, b kaj RIM.).

    sen

    PMEG: [sen]



    fini. lasi. manki. nulo. pli.

    Iel rilatitaj:

    apetalx apnex apodx arbx ateistx atonalx des edzx facilx finx forprenx havx kompletx lasx mankx plumx plx prenx vostx