nuda

*nud/a

  1. Surhavanta nenian veston: ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis (X); nuda mi eliris el la ventro de mia patrino (X); tie staris nuda belega virino (Z); li dancis nude antaŭ la soldatoj (Z); (analoge) la mastrino mem, kun nudaj piedoj (Z); ŝi staris, kun nuda kapo (B).
  1. (iu) Ne, aŭ ne plu havanta la kutimajn ŝirmojn, komfortaĵojn de la vivo (mantelo, mono, havaĵoj, amikoj k.a.): kiu rabi eliras, ofte nuda revenas (Z); sciu, ke mi nuda estas realportita en vian landon (Z); mirinde lerte li manovras la kartojn: li faris min tute nuda! (Z); nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo (Z); (la naturo) elmetis nin nudaj kaj mizeraj sur la bordon de tiu ĉi granda oceano mondo (Z); se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo, kiu el vi diras al ili: Iru en paco (N).
  1. (io konkreta) Ne havanta la ordinarajn kovrojn aŭ garnojn: tio estas videbla per la nuda okulo; min silentigas via nuda glavo (Z); nuda kaj malvarma loĝejo (Z) (sen mebloj); la monujo baldaŭ montris sian nudan fundon (Z); nudaj (senfoliaj) arboj; nuda (senplanta) grundo; nudaj (senŝelaj) semoj; muroj nudaj je ĉia pentraĵo.
  1. (io abstrakta) Ne akompanata de ia retoriko, klarigo, pruvo ks: diri al iu nudan veron (Z) (rekte riproĉi); ni ĉi tie forlasos ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda logiko (Z); jen la nudaj faktoj; tio estas nuda aserto; jen la afero en ĝia nuda absurdeco; nuda (skema) projekto (Z).
  • nudo
    1. [BELARTOJ] Genro, konsistanta en la prezentado, per desegno, pentrado, skulptado aŭ foto, de nuda homa korpo aŭ de parto el ĝi, kiu estas kutime vestita: foto.
    1. [BELARTOJ] Tiel prezentita korpo aŭ korpoparto: Rafaelo desegnis la nudojn, antaŭ ol farbe drapiri ilin.
  • nudaĵo
    Parto nuda de korpo: ili malkovris ŝian nudaĵon (X).
  • nudeco
    1. Eco de iu, io nuda: aĉeti vestojn [...] , por ke ne aperu la honto de via nudeco (N); vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de ĉio (X); tio estas la vero en sia plena nudeco!; admiru la nudecon de tiu stilo.
    1. [BIBLIO] La seksaj organoj: mi levos ĝis via vizaĝo la randojn de via vesto kaj mi montros vian nudecon (X).
  • nudigi
    Fari iun, ion nuda: la patrino nudigis sian bruston kaj suĉigis la bebon; nudigu viajn kapojn! (Z); la Eternulo nudigos ilian (de la filinoj de Ciono) hontindaĵon (X); nudigi ponardon (Z); (f) nudigi al iu sian koron; [GEOLOGIO] nudigi tavolon (malkovri per forskrapo de la surkuŝantaj tavoloj).
  • nudiĝi
    lĝi nuda: li trinkis kaj ebriiĝis kaj nudiĝis en sia tendo (X); la arbaro vintre nudiĝis; nudiĝis la fundamentoj de la universo (X).
  • nudismo
    Opiniaro kaj vivmaniero de la nudistoj.
  • nudisto
    Persono, kiu opinias, ke vestoj ne estas nature konvenaj al la homo, ke elmetado de la korpo al la aero helpas al bonfarto kaj ke nuda kunvivado de ambaŭ seksoj ebligas pli bonajn homajn rilatojn.
    naturisto.
  • nudulo
    Iu nuda: se, vidante nudulon, vi lin vestos [...] (X).
  • nudrivela
    (pp danco) Tia, ke dum ĝi la dancist (in)o iom post iom nudigas sin.
  • duonnuda
    Ne komplete vestita: li surprizis ŝin duonnudan; ĉarmaj duonnudaj infanoj (Z). [VIDU] negliĝo.
  • ekscitnudiĝo = striptizo.

    nuda

    REVO: [nuda]

    adamnuda.Admiru la nudecon de lia stilo.Arbarizi, arbarumi la nudajn montojn.dekolti, dekoltaĵo.dento baznudigita.kalva, senhara.kuspi, kuspa, kuspita.malkovrita, senŝirma, neŝirmita.mallonga, kurta.malvesti, malvestiĝi, malvestigi.marŝi nudapiede.Marŝi per (kun) piedoj nudaj.nuda : senvesta; sen haroj; sen plumoj.nudigi.nudismo.nudo.nudokule.per nuda glavo.rabi.sen vualo, senvuale.senposedigo.senvestigi, senvestiĝi.Unudirekta strato.Vero banala, kristala, pura, nuda, sankta.


    naturo. plumo. seka. vesto.



    Iel rilatitaj:

    brustx havx naturx plumx sekx vestx ŝajnx