kies

*kies

  1. Demanda morfemo kun pron-a rolo kaj signifanta 'de kiu, de kiuj?' en apartena senco: kies tombo tio ĉi estas? (Z); kies tiuj ĉi soldatoj?-De la Norvego (Z); pri kies morto vi plendas?
  1. Samsignifa morfemo, enkondukanta dependan demandon: scias la kato, kies lardon ĝi manĝis (Z); mi demandos lin, kies verkon li tradukis.
  1. Rilativo, signifanta 'de kiu (j) la' kaj montranta:

a) apartenecon: mi travivis minuton, kies terurecon mi ne povas priskribi al vi; niaj samideanoj, kies vortoj eble ŝajnis al vi tro fabelaj (Z); la lando, kies gastoj ni estas (Z); kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas; malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas (Z); dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj (X);
b) objektan suplementon de ag-substantivo: por kio do tiuj reformoj, kies sola propono estas jam danĝera por nia afero? (Z).
  • RIM. 1 Oni uzu 'kies' nur en la senco 'de kiu (j)', kiun oni ne konfuzu kun ' el kiuj': la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis (Z), sed: faroj, el kiuj unu sola povus [...] (Z); ŝtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte [...] (Z); du domoj, el kiuj unu pli elstaris sur la straton (Z).
    RIM. 2 Kiam 'kies' estas komplemento de substantivo dependanta de prepozicio, ĝi staras senpere antaŭ la substantivo: jen estas la signoj, per kies potenco ni [...] atingos la celon en gloro (Z); la serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon (Z); vortaro, en kies komenco estas presite [...] (Z); jen montriĝis altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la neĝo (Z).

    PMEG: [tabelvortojje -es]



    Iel rilatitaj:

    apartenx demandx havx