ŝteli

*ŝtel/i (tr)


Kontraŭleĝe forpreni al si posedaĵon de alia persono: ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon (Z); unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon (Z); unu al alia ŝtelas la butonojn de la pantalono (Z); akuzi la ciganinon, ke ŝi intencis ŝteli la infanon (Z); io ŝtelita de iu disde (aŭ for de) iu; (abs.) ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas (Z); li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro (Z); ŝteli, por sin satigi (X); (f) klare fariĝis al li, ke M. ŝtelis de li la solan, (kiu) estis kara por li (Z) (fianĉinon); vi ŝtelis de mi karan horon (Z); ŝteli kison.
rabi.
  • ŝtelo
    Ago de tiu, kiu ŝtelas: kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas (Z); malfermita kelo tentas al ŝtelo (Z); mensogo kaj ŝtelo estas fratoj (Z); oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj (Z); enrompanta ŝtelo; ŝtelo de kasmono.
  • ŝtele
    1. Per ŝtelo: ŝtele proprigi ion al si.
    1. (f) Kaŝe kaj sekrete, kvazaŭ ŝtelisto: ŝi ŝtele forkondukis lin el la domo (Z); ŝtele enŝoviĝi kaj embuski.
  • ŝtelado
    Konduto de tiu, kiu ofte ŝtelas: mortigado, ŝtelado kaj adultado tre disvastiĝis (X).
  • ŝtelaĵo
    Tio, kion oni ŝtelis: pentu kaj redonu viajn ŝtelaĵojn [VIDU] ricelisto.
  • ŝtelece
    ŝtele 2: ŝi ŝtelece malsupreniris al la malliberulo (Z).
  • ŝtelema
    Inklina al ŝtelado.
  • ŝteleti
    ŝteli malgrandajn, ne tre valorajn aĵojn.
    marodi.
  • *ŝtelisto
    Homo, kiu serĉas siajn vivrimedojn en ŝtelado: apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas (Z); longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos (Z); ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas (Z); he, homoj! Kaptu! Tien kuris ŝtelistino! (Z).
    kleptomaniulo.
  • ŝtelimuna
    Provizita per tia mekanismo, ke ĝi ne povas esti malfermata de ŝtelistoj: ŝtelimuna ŝranko.
  • alŝteliĝi
    Alproksimiĝi ŝtelece: li bele forkuris, kaj nun li alŝteliĝas denove de alia flanko (Z).
  • elŝteliĝi
    Nerimarkate eliri: senbrue li elŝteliĝis el la salono.
  • enŝteliĝi
    Nerimarkate enŝoviĝi: perfidulo enŝteliĝis en niajn vicojn; (f) en la ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombro (Z); kun printempo enŝteliĝas nova espero en la korojn.
  • forŝteliĝi
    Nerimarkate foriĝi: ne povante pagi sian lumonon, li simple kaj senbrue forŝteliĝis.
  • priŝteli
    Senigi iun aŭ ion de io per ŝtelo: oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon (Z); strataj buboj priŝtelis la budon.
    RIM. 'ŝtel' estas uzata pref-e kun la signifo 'ŝtelece': li ŝtelmove eliris tra la pordo (Z); ŝtelrigarditaj libroj medicinaj (K); ŝtelsakri; ŝtelŝlosilo.
  • infanŝteli (ntr)
    ŝteli infanon, plejofte por postuli de la gepatroj elaĉetmonon: infanŝtelo estas en Usono federacia krimo.
    kidnapi.
  • poŝoŝtelisto
    ŝtelisto, kiu havas la lertecon ŝteli el la poŝoj de sengarduloj.

    ŝteli


    Aŭdaca ŝtelisto.Delikto: ŝtelo, fraŭdo, insulto, uzuro. En adicio enŝteliĝis eraro.Okazo faras ŝteliston.Oni komencas per ŝteletoj, oni finas per ŝtelegoj.Ricelo mem estas ŝtelo.Ŝtelisto ne perfidas ŝteliston.
    apudkapto.ĉefŝlosilo.dirko.eksproprietigi.eltiri.falsisto.fiulo.forŝiri.fraŭdo.fripono.kaŝa ŝtelado.kaŝi.limuzurpi.malaperigi.malhonesta.malversacio.manĝfriponado.marodi.monŝtelo.paspartuo.pirato.poŝoŝtelisto.rabi.senposedigo.subtraho.ŝtelistlevilo.ŝtelkroĉilo.trompi.tromporabo.uzurpi.
    havi. justico. krimo. profesio.

    Iel rilatitaj:

    asekurx bojx havx honestx justicx justx krimx posedx poŝx profesix trompx ŝrankx