proprieto

propriet/o

  1. [SOCIOLOGIO] Profitado el objektoj, laboriloj kaj homa laborkapablo, efektiviĝanta per laboro propra aŭ aliula: persona, privata, kooperativa, nacia, publika proprieto.
  1. [JURO] Rajto plene uzadi, disponi kaj eĉ detrui aĵon, en la limoj de la ekzistantaj leĝoj: ne ĉiu posedanto havas la proprieton de sia posedaĵo; individua, kolektiva, komerca, literatura proprieto.
  • proprieti (tr)
    ĝui la proprieton de io.
  • proprietaĵo
    Objekto de proprieto.
  • proprietulo
    Tiu, kiu havas proprieton pri io.
  • eksproprietigi
    Senigi iun je ties proprietaĵo laŭ leĝa proceduro: eksproprietigo kun kompenso pro publika utileco.

    proprietx


    Iel rilatitaj:

    alodx havx vendx