doktoro

*doktor/o

  1. [HISTORIO] Tiu, kiu instruas religian doktrinon: la doktoroj de la Leĝo (ĉe la judoj); doktoroj de la Eklezio (kristana); kiu decidos, kiam doktoroj malkonsentas?
  1. Persono posedanta la plej altan universitatan diplomon: doktoro pri natursciencoj, pri sociaj sciencoj, pri juro, pri farmacio; (vokative, precipe al doktoro pri medicino) ĉu tio ĉi estas krupo, sinjoro doktoro? (Z).
    abituriento, licenciulo, magistro.
  1. (fm) Medicina doktoro, kuracisto: vi venigas doktorojn, tutan kuracistan konsiliĝon (Z); pacientoj, kiuj plore vokadis sian doktoron (Z).
  • doktora
    Rilata al doktoro: doktora disertacio.
  • doktoreco
    Titolo de doktoro.
  • doktorigi
    Atribui al iu la gradon de doktoro.
  • doktoriĝi
    Ricevi la gradon de doktoro.
  • doktorino
    Virino, kiu doktoriĝis. [VIDU] doktoredzino.
  • honordoktoro
    Eminentulo, kiun iu universitato doktorigis sen ekzameno.

    doktoro


    Esprimoj


    Kelkaj kunmetaĵoj

    doktora, doktoreco, doktorigi, doktorino, doktoriĝi, honordoktoro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    abituriento
    kuracisto
    licenciulo
    magistro
    majstro
    profesoro
    sciencisto
    teologo

    diplomo
    disertaĵo
    doktrino
    grado
    kompetenta
    medicino
    rango
    religio
    studo
    titolo
    universitato
    kuraci .
    sana .

    Iel rilatitaj:

    abiturientx bakalaŭrx diplomx disertx doktrinx eklezix gradx homx kompetentx kuracx licenciulx licencix magistrx majstrx medicinx profesorx rangx religix sanx sciencx studx teologx titolx universitatx