sklavo

*sklav/o

  1. Homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis en milito: ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon (X); lia sinjoro starigu lin apud la pordo kaj trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por ĉiam (X); li, Friga sklavo K (Ezopo); sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro (Z).
    servutulo. [VIDU] sklavoŝipo.
  1. Homo devige aŭ senreziste obeanta la volon de alia, aŭ plene regata de io: tia reciproka rilato (kontrakto), ĉe kiu unu flanko estas plena sklavo kaj la dua estas tute libera, estas granda maljustaĵo (Z); kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto (Z); (f) sklavo de sia pasio (B), de sia vorto.
  • sklava
    Rilata al sklavo: la sklava laborado; fali en sklavan staton; ĉi tie Toas tenas min en katenoj sanktaj, tamen sklavaj (Z); (f) sklava edzo (B) (vivanta kiel sklavo).
  • sklave
    1. Kiel sklavo: plej granda parto de la antikva ekonomio estis sklave plenumita.
    1. (f) Humile, obeeme: sklave kopii modon.
  • sklavi
    Esti sklavo aŭ kvazaŭ sklavo: kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas (Z).
  • sklaveco
    Stato de sklavo: teni iun en sklaveco (Z); alkonduki al sklaveco; liberiĝo el la Egipta sklaveco (Z); abolo de la sklaveco en Usono.
  • sklavigi
    Fari sklavo: Asirianoj sklavigis la loĝantaron de tutaj landoj; ĉar la Eŭropaj popoloj ekstermis la Amerikanojn, ili devis sklavigi la Afrikanojn, por kulturi tiom da grundo; (f) min persone la kontrakto sklavigas por la tuta vivo (Z).
  • sklavino
    Virino en sklaveco: Saraj diris al Abram: eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi (X).
  • sklavismo
    Socia sistemo, bazita sur sklaveco.
  • sklavisto
    Vendisto aŭ gardisto de sklavoj.
  • ekssklavo
    Libertino 1.

    sklavo


    Iel rilatitaj:

    Antinox Brizeis aristokratx blusx homx sinjorx tiranx ĉapx