fraŭlo
*fraŭl/o
- Ne edziĝinta viro: li estas persista fraŭlo; oni mokas la maljunan fraŭlon kaj lian noktan ĉapon (Z).
- [HISTORIO] Paĝio.
fraŭla
Rilata al fraŭlo: frida la fraŭla lito!; min pereigi fraŭle, sen infanoj (Z). fraŭleco
Stato de fraŭlo. *fraŭlino - Ne edziniĝinta virino: kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino (Z); la maljuna fraŭlino en subtegmenta ĉambreto (Z).
- Titolo de ĝentileco, donata en kelkaj landoj al needziniĝinta virino: li fianĉiĝis kun fraŭlino Berta (Z); al la beleta filineto mi alirus: Fraŭlino, kiel mi [...] (Z)
- [HISTORIO] Juna nobelino, servanta ĉe pli altranga sinjorino: honora fraŭlino de la reĝino; ĉu vi jam forgesis la fraŭlinon von Edelreich? (Z).
fraŭlina
Rilata al fraŭlino (j). fraŭlineto
Aparte juna fraŭlino: enkuris juna fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano (Z). gefraŭloj
Junaj fraŭloj kaj fraŭlinoj.
Edzigi sian filon al riĉa fraŭlino.Impostoj sur la fraŭloj.
fraŭlecofraŭlinafraŭlinetofraŭlinogefraŭloj
fanto
homo
juna
juna nobelinojunulo
knabo
paĝio
titolo
viro
Iel rilatitaj:
edzx
fantx
filx
homx
junx
knabx
paĝix
titolx
virx