-ul
*-ul/
I- Sufikso - signifanta individuon, personon, karakterizitan de tio, kion esprimas la rad.: ĝibulo, unuokululo, virgulino (Z), timulo, riĉulo, proksimulo (X), pravulo (Z); mezulo (B) (homo de meza klaso aŭ inteligento); aĝulo de unu monato (X); ĉitieulo (Z); multinfanulino (X); timuliĝis (iĝis esence timemaj) antaŭ vi ĉiuj loĝantoj de la lando (X); gajularo (Z); pasloĝantoj, kiuj fremdule loĝas ĉe vi (X); la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon (Z); la eklezio sanktuligis lin (Z).
RIM. 1 Kiam besto aŭ eĉ konstruaĵo akiras en la uzado ian metaforan individuecon, oni emas uzi ankaŭ 'ul', por ĝin montri: sur rapiduloj (kurĉevaloj) ni forrajdos (X); la glutulo (B) (lupo); la grizulo (G) (azeno); trimastulo, triferdekulo (Z) (ŝipoj); nubskrapulo (konstruaĵo) ks. - [ZOOLOGIO] formanta nomon de animala grupo de nedifinita sistematika rango, almetite al la nomo de la tipa genro aŭ al la rad. de tipa eco, aŭ karakterizaĵo de la koncernaj animaloj: amebuloj, araneuloj, duvalvuloj, mamuloj, skvamuloj, sponguloj.
RIM. 2 ĝi estas uzata ankaŭ en antropologio, por nomi individuon de difinita grupo: blankuloj, flavuloj, nigruloj; alpulo. 3 [BOTANIKO] [BIOLOGIO] formanta nomon de sistematike neoficiala grupo, almetite al la rad. de tipa eco: senpetaluloj (apetaloj), kuniĝpetaluloj (gamopetaloj), liberpetaluloj (dialipetaloj), amentuloj, nukleuloj (eŭkariotoj), sennukleuloj (prokariotoj); vivulo (vivanta estaĵo;
organismo). II- Samsignifa memstare uzata morfemo: ulo
Individuo, kies ecoj ne estas menciitaj (do ofte kun pejorativa nuanco): la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas -ulon (Z); certe ne el amo al mi, kiu ankoraŭ estis fariĝonta ulo (Z); se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon (Z); Jekel-Malsaĝulo, dikmalalta, iom kurbapieda ulo (Z).
PMEG: [ul]
antropologio. besto. grupo. individuo. organismo. persono. rango.
ant. homo. in. it.
Iel rilatitaj:
-ant
-in
-it
homx
iu
poŝx