kosmopolito

kosmopolit/o

  1. Homo, kiu rigardas la tutan mondon kiel sian hejmlandon; mondcivitano, homarano.
  1. (ark. , ĝenerale pj) Homo riĉa kaj monduma, kiu dande vojaĝas tra diversaj landoj.
  • kosmopolita (2)
    1. Rilata al kosmopolito: kosmopolita atmosfero de la E-aj kongresoj.
    1. [EKOLOGIO] (pp vivulo) Disvastiĝinta en la tuta mondo. [VIDU] ubikva.
  • kosmopoliteco
    Vivmaniero kaj vivkoncepto de kosmopolitoj 1.
  • kosmopolitismo
    Doktrino, kiu vidas en kosmopoliteco efikan rimedon de kultivo kaj civilizo: stalinistoj kaj ĉiaspecaj faŝistoj kontraŭbatalas kosmopolitismon.
  • subkosmopolita
    [BIOLOGIO] Disvastiĝinta en la preskaŭ tuta mondo.

    Iel rilatitaj:

    adiantx civitx homx