antropo

[ scienco j] Hom o.
  • antropoidoj
    [zoologio] Subordo (Anthropoidea, SIN. Simii) de evoluintaj primatoj kun 32-36 dentoj, platungaj fingroj k antaŭenrigardantaj okuloj, kiu ampleksas la simiojn k homenojn. SIN. simiuloj.
    prasimioj.
  • antropologo (7)
    Sciencisto pri antropologio.
  • antropologio (1)
    Tuto de la sciencoj pri la antropo: antropologio fizika, fiziologia, patologia, psika, socia, kultura.
  • antropometrio
  • Metodo de scienca mezurado de karakterizaj partoj de la homa korpo (longo k larĝo de la kranio, alto de la staranta individuo, desegno de la fingraj linioj k.a.).
  • [juro] Aplikado de tiu metodo en policaj enketoj por kapti deliktintojn.
  • antropomorfoj
    [zoologio] Grupo de senvostaj, homsimilaj simioj.
    ĉimpanzo, gorilo, orangutano.
  • antropocentra
    Havanta la homon kiel centron de intereso aŭ studo: la antropocentra teorio longatempe regis en astronomio.
  • praantropo
    Grupo de homaj prauloj (Praeanthropus africanus), kiuj vivis en Afriko de - 4 ĝis - 3 milionoj j.

    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    antropx homx sciencx