sinjoro

*sinjor/o

  1. Nobela landestro: al ĉiu sinjoro estu lia honoro (Z); ĝi estas la sinjoro de nia loko, sinjoro vicgrafo (Z); mi ricevis de vi la titolon 'sinjoro de la Dandinière' (Z).
    senjoro.
  1. Mastro de sklavo; dunginto de servisto: la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj (X); la servisto de la reĝo perfidis sian sinjoron (Z); jam la trian semajnon via sinjoro ne pagas (Z) (en gastejo); mi ĉiam estas bona sinjoro por vi (Z); (f) vi ne ricevos dankon pro tio, diris la patrino, sed vi estas ja la sinjoro (Z) (havas decidrajton); kor' ne estas servisto, ne konas sinjoron (G); estu sinjoro de via vorto (Z).
  1. Edzo, kiel ĉefo de la familio: ŝi ĝemis: nun vi estas mia sinjoro, hodiaŭ ni festos la interedziĝon (Z); mi volas ĝui, mia sinjoro, la kelkan nombron da belaj tagoj, kiun donas al mi mia juneco (Z).
  1. Alparola termino kaj titolo de ĝentileco, uzata por la viroj, en socioj aristokrataj kaj burĝaj: tiu tiraneco de sinjoroj la edzoj! (Z); diru al sinjoro la vicgrafo, ke [...] (Z); sinjoro Petro kaj lia edzino (Z); al Lia Grafa Moŝto Sinjoro P. (Z); bonan tagon, sinjoro! (Z).

RIM. 1 Tiu termino en senco 4 estas uzata en E. imite al diversaj eŭropaj lingvoj.
  • Sinjoro
    Alparola termino kaj titolo de respektego pri Dio aŭ religie prestigaj viroj: la Eternulo diris al mia Sinjoro (X); ne ĉiu, kiu diras al mi (Jesuo) Sinjoro, o!, eniros en la regnon de la ĉielo (N); la lasta manĝo de l' Sinjoro; la Kanto de l' Sinjoro (Kriŝno); la arbo de Nia Sinjoro (Budho).
  • sinjora
    Rilata al sinjoro 1 kaj 2: ne longe daŭras sinjora favoro (Z); fortoj leporaj, sed kapricoj sinjoraj (Z).
  • sinjoreto
    Malŝata vorto por sinjoro 1: senhonte aŭskulti la amesprimon de sinjoreto! (Z).
  • sinjorido
    Filo de sinjoro 1 kaj 2: ĝi mordis en la piedo la plej junan sinjoridon (Z).
  • *sinjorino
    1. Damo 1 kaj 2: al la kastelo veturis la altmoŝta sinjorino (Z); kavaliroj kaj sinjorinoj el malnova tempo (Z).
    1. Mastrino de sklav (in)o, dungintino de servist (in)o: kiel la okuloj de sklavino al la mano de sia sinjorino (X); la knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn (Z).
    1. Alparola termino kaj titolo de ĝentileco, uzata por edziniĝinta aŭ vidva virino, en socioj aristokrataj kaj burĝaj: ĉu la fingringo de sinjorino via patrino? (Z); kaj kiajn profitojn, Nino-se sinjorino nepre volas sin enmiksi? (Z); vi estas kruela, sinjorino Karolino, li ekkriis (Z); Nino Tiu-k-tiu (Z).
      fraŭlino.

    RIM. 2 Vd RIM 1.
  • Sinjorino
    Alparola termino kaj titolo de respektego pri diino aŭ religie prestiga virino: Nia Sinjorino Aŝtarot; Nia Sinjorino (la patrino de Jesuo) iris en mateno [...] (Z).
  • *gesinjoroj
    1. Sinjoro kaj sinjorino: G. Dandin (parolante) al gesinjoroj de Sotenville (Z); miaj novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue elveturas el Varsovio (Z).
    1. Sinjoroj kaj sinjorinoj.
  • grandsinjoro
    Altranga aŭ riĉa sinjoro 1: imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron (Z); kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj (Z).
  • grandsinjora
    Rilata al grandsinjoro (j): la iama grandsinjora vivo aliformiĝis en vivon mizeran (Z).
  • grandsinjore
    Kiel aŭ kvazaŭ grandsinjoro: la papago en sia bela kaĝo grandsinjore balancadis sin (Z).

    sinjoro


    Esprimoj

    Hejme la virino sinjoras, mastras (sed ankaŭ mastrumas).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    gesinjoroj, grandsinjora, grandsinjore, grandsinjoro, monsinjoro, sinjora, sinjordomo, sinjoreto, sinjorido, sinjorino

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    Budho
    Dio
    Eternulo
    Jesuo
    Kriŝno

    aristokrato
    burĝo
    damo
    dunginto
    edz(in)o
    grandulo
    homo
    landestro
    mastr(in)o
    nobelo
    saluti
    sklav(in)o
    titolo
    vir(in)o
    ĉefo

    Iel rilatitaj:

    -in Baalx Budhx Jesux Kriŝnx aristokratx baronx budhx burĝx daimix damx dix dungx edzx eternulx eternx grandx homx landx mastrx moŝtx nobelx preĝx salutx senjorx sklavx titolx virx ĉefx