digesti

*digest/i (tr)

  1. [BIOLOGIO] Fari la digeston de: estas beboj, kiuj ne digestas la virinan lakton; mi ne povas la punĉon digesti (Z); (abs) mi ne ŝatas esti ĝenata de vizitoj, dum mi digestas.
    asimili, sorbi.
  1. (f) Asimili, tolere akcepti: enkonduki novajn (vortojn) mi konsilas ne pli ofte ol unu fojon en kvin jaroj, por ke la E-istoj k la literaturo havu sufiĉe da tempo, por plene digesti en sia spirito la neologismojn antaŭajn (Z); vin mem (hebreojn) mi neniam povis bone digesti (Z).
  • digest (ad)o
    1. Tuto de la agoj (mekanikaj, fizikaj k kemiaj) en la nutrokanalo, kiuj transformas la nutraĵojn al likvo sorbebla de la intestoj: buŝa, stomaka, intesta digesto; havi bonan, malfacilan digeston.
      ekskrecii, ekskrementi, sorbi. [VIDU] ĉilo, ĉimo, suko, enzimo.
  • digesta
    Rilata al la digesto: la digesta aparato (tuto de la organoj, kiuj kunhelpas al digesto: nutrokanalo, salivaj glandoj, pankreato, galveziko ktp): digestaj sukoj.
  • digestebla
    Tia, ke oni povas ĝin digesti: pri unu nutraĵo oni diras, ke inter siaj aliaj bonaj ecoj ĝi estas ankaŭ facile digestebla (Z); (f) malbone digesteblaj libroj de filozofoj (Z); nedigestebla traktato, kompilaĵo.
  • digestiga
    Faciliganta la digestadon: digestiga medikamento.
  • digestigaĵo
    [KUIRARTO] Trinkaĵo, kutime alkoholaĵo, kiun oni trinkas post manĝo aŭ meze de abunda manĝo: dummanĝa digestigaĵo. [VIDU] aperitivo, bitero.
  • digestujo
    [KEMIO] Aparato, uzata por ekstrakti la solveblajn partojn de iaj substancoj per ago de la varmo.
  • misdigesto
    Malbona farto, pro perturbata digesto.

    digesti

    REVO: [digesti]
    anuso. asimili. digesti. feki (fam.: kaki). furzi. galo. hepato. intesto. lieno. reno. rukti. stomako. urini. veziko.
    fiziologio.

    Iel rilatitaj:

    apepsix asimilx biterx bradipepsix buŝx fiziologix homx manĝx ĉimx