oni

*oni

Pron. , signifanta 'iu ne menciita persono'; 'kelkaj aŭ multaj personoj'; 'la homoj ĝenerale': ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas (Z); oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj (Z); pekon serĉi oni ne bezonas (Z); ili ambaŭ estis tiel malagrablaj, ke oni ne povis vivi kun ili (Z); homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto (Z); ne kritiku onin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki; al la buŝo de 'oni' neniu povas ordoni (Z).
RIM. Z. plurfoje uzis 'oni' kun plurala predikativo: oni estas maljustaj koncerne ilin; oni estas konvinkitaj, ke ili pereis, ktp, sed estas pli kutime uzi la predikativon singulare: oni devas ĉiam esti preta (Z).
  • onia
    Rilata aŭ apartenanta al oni: la kulpinto metis ĉion sur onian dorson.

    oni

    PMEG: [oni]

    Esprimoj

    Ŝteliston oni batas, ŝtelistegon oni ŝatas.
    Ne kitriku onion, ĉar oni ankaŭ vin povas kritiki.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    onidiro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    homoj
    kelkaj
    multaj

    Ankaŭ vidu:

    persono pronomo.

    Iel rilatitaj:

    homx ili kelkx multx personx pronomx ŝi