simio

*simi/o


[ZOOLOGIO] Mamulo el la ordo de primatoj, subordo de antropoidoj, kun antaŭendirektaj okuloj kaj reduktiĝintaj dikfingroj, plej simila al homo, tre lertmova kaj inteligenta: simio al simio plaĉas pli ol ĉio (Z).
cebo, cerkopiteko, ĉimpanzo, gorilo, gibono, orangutano, titio.
  • simiuloj
    Antropoidoj: okcidentaj simiuloj (Platyrrhinii) en Ameriko, orientaj simiuloj (Catarrhinii) en Afriko kaj Azio.
  • simia
    Rilata al simio (j): simia instinkto, sociemo.
  • simii (tr)
    Kvazaŭ simio imiti: mallerte simii nobelan sintenon.
  • simieska
    Simila al simio, aŭ al analogaĵo de simio: simieska rikano.
  • prasimioj, duonsimioj
    [ZOOLOGIO] Subordo (Prosimii) de primatoj, kun dentaro (el 44 dentoj) simila al tiu de insektovoruloj, ĝenerale kun muzelo kaj flankendirektaj okuloj, al kiu apartenas i.a. lemuro, kaj kiuj vivas precipe en Madagaskaro kaj S Azio.
  • bleksimio
    Aluato.
  • silksimio
    Kalitrikso.

    simio


    Iel rilatitaj:

    aluatx aotx cebx cerkopitekx homx manx ĉimpanzx