individuo

individu/o

  1. ĉiu vivulo, rigardata kiel unuo aparte de sia speco aŭ grupo: abelujo enhavas grandan nombron da individuoj, ordigitaj laŭ tri specoj; privata individuo (ne havanta ian rangon, ordonpovon ks).
  1. [BIOLOGIO] La plej malalta unuo de la nomenklatura hierarkio de la vivuloj: formo konsistas el individuoj.
    populacio, specio.
  • individua
    Propra al individuo, persona, aparta: individua opinio, gusto, laboro; la individua libereco estas garantiita al ĉiuj regnanoj; bona instruado ofte bezonas esti individua; la artikolo montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita (Z).
  • individueco
    Eco, kiu karakterizas individuon: ŝirmi la regionan individuecon de la kuirarto; ne science difinebla estas la individueco de geniulo.
    personeco.
  • individuismo
    Doktrino, laŭ kiu ĉiu homo devas agi kaj vivi por propra, individua celo, kaj konsenti al la sociaj necesecoj kaj al kolektiva kunagado nur laŭ propra decido.
    anarkio, komunismo.
  • individuisto
    Partiano de individuismo, individuismano.
  • individugenezo
    [BIOLOGIO] Evoluo de individuo ekde la zigoto ĝis la plenkreska formo. SIN. ontogenezo.
    kladogenezo.

    individuo


    Iel rilatitaj:

    asekurx estx homx iu personx ĝeneralx