vakcinio

*vakcini/o

[BOTANIKO] G. (Vaccinium, SIN. oxycoccum, el erikacoj) de tufarbustoj kaj arbustetoj kun simplaj folioj, kun helruĝaj, helvioletaj aŭ blankaj floroj ofte krucformaj, kaj kun malgrandaj beroj nigraj, blue nigraj, ruĝaj, verdaj aŭ flavaj; ĉ. 450 sp-oj el Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko, pluraj kultivataj por ornamo k/aŭ por beroj manĝataj freŝaj aŭ konfititaj.
mirtelo, oksikoko.

vakcinio


Iel rilatitaj:

florx fruktx