drupo

drup/o

[BOTANIKO] Karna frukto kun nur unu kerno, ĉi tiu entenanta unu, kelkfoje du semojn; la haŭto estas epikarpo, la karno mezokarpo k la kerno endokarpo: abrikoto, ĉerizo, olivo, persiko, pruno estas drupoj. SIN. kernofrukto.
  • pseŭdodrupo, ŝajndrupo
    Drupeca ŝajnfrukto: beraspekta kunmeta ŝajndrupo de moruso.
  • plurdrupo
    Plurobla drupo: beraspekta plurdrupeto de rubuso.

    drupo

    Bildvortaro


    212-01 -42 : druparboj, prunusoj
    212-02 : ĉerizujo, ĉerizarbo specoj: dolĉa, acida, sovaĝa aŭ merizo
    212-03 : floranta ĉerizbranĉo
    212-04 : ĉerizfolio
    212-05 : ĉerizfloro
    212-06 : flortigo, penduklo
    212-07 : fruktanta branĉo
    212-08 : ĉerizo [transversa sekco]
    212-09 : fruktokarno, pulpo
    212-10 : ĉerizkerno
    212-11 : ĉerizsemo
    212-12 : ĉerizfloro [transversa sekco]
    212-13 : stameno (anteno)
    212-14 : petalo, florfolio
    212-15 : sepalo
    212-16 : pistilo
    212-17 : ovolo en meza ovario
    212-18 : stiluso
    212-19 : stigmo
    212-20 : ĉerizfolio
    212-21 : folia nektarujo
    212-22 : prunujo, prunarbo
    212-23 : fruktanta branĉo
    212-24 : pruno
    212-25 : prunfolio
    212-26 : burĝono
    212-27 : prunkerno
    212-28 : renklodo
    212-29 : mirabelo
    212-30 : persikujo, persikarbo
    212-31 : floranta branĉo
    212-32 : persikfloro
    212-33 : senpendukla floro
    212-34 : elkreskanta folio
    212-35 : fruktanta branĉo
    212-36 : persiko
    212-37 : persikfolio
    212-38 : abrikotujo, abrikotarbo
    212-39 : floranta abrikotbranĉo
    212-40 : abrikotfloro
    212-41 : abrikoto
    212-42 : abrikotfolio

    Iel rilatitaj:

    akaĵux azarolx fruktx ĉerizx