krono

*kron/o


I- Cirkla ornamo, i.a.:
  1. Kunplektaĵo el floroj kaj folioj, formanta cirklon: unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono (Z); funebra krono (sur ĉerko); (f) la historio de la malfeliĉa Marta [...] povus esti implikita en kronon da epizodoj (Z).
  1. Tia kunplektaĵo, portata sur la kapo kiel ornamo, signo de merito, gloro ks: la fianĉino kun sia krono el oranĝaj floroj; laŭra krono (de poetoj); triumfa krono ĉe la olimpiaj ludoj; la Romanoj donacis al la bravuloj jen civitan, jen remparan, jen ŝipan kronon.
  1. Surkapa ornamaĵo, kun multekostaj ŝtonoj, portata kiel signo de suvereneco aŭ nobeleco: la fera krono de la Lombardaj reĝoj; imperia, grafa, markiza, barona krono; la duobla krono de la Faraonoj (pŝento); la triobla krono (tiaro); vi metis sur lian kapon kronon el pura oro (X); ili [...] , plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li (Jesuo) (N).
    diademo.
  • II- Parto de objekto aŭ peco, havanta analogan formon, i.a.:
    1. a) [BOTANIKO] Supra, ĝenerale ronda parto de la branĉaro de arbo.
      kanopeo.

    b) [BOTANIKO] ĉirkaŭa parto (el langetfloroj) de la radia kapitulo de asteraco.
    c) = [BOTANIKO] kromkorolo.
    1. Monaĥa tonsuro.
    1. Supra parto de tajlita gemo, super la zono.
    1. [ANATOMIO] La parto de dento, videbla super la gingivo, kaj tegita de emajlo.
      kronaĵo.
    1. La supra rando de la ĉevala hufo, sub la fanono.
    1. Metala ringo, kiu ĉirkaŭpremas la ekstremon de tenilo: krono de tranĉilo, de fajlilo.
    1. La supra ringoforma parto de sonorilo, de poŝhorloĝo k.a., per kiu ĝi estas kroĉita.
    1. [TEKNIKOJ] Ringoforma trepano, provizita per ŝtalaj aŭ diamantaj dentoj kaj turniĝanta en la fundo de sondotruo.
    1. Formato de papero, kun dimensioj 0,36 x 0,46 m.
    1. Monunuo en diversaj landoj: ĉeĥa, slovaka, estona, dana, islanda, norvega, sveda krono.
  • III- Metafore:
    1. Signo de rekompenco pro merito, de gloro: krono de gloro estas la grizeco (X) (maljuneco); nepoj estas krono por maljunuloj (X); miaj fratoj amataj, mia ĝojo kaj mia krono (N); la krono de martireco; ne krono sen kruco! (nenia gloro sen suferoj).
    1. Signo de reĝeco, de suvereneco: la prerogativoj, la bienoj de la krono; aspiri al la krono.
      trono.
    1. Signo de finiteco: meti la kronon al sia tasko.
  • imperiestra krono
    Imperiestra fritilario.
  • Krono
    [ASTRONOMIO] Nomo de du konstelacioj, unu aŭstrala (Aŭstrala krono, Corona Aŭstrina) kaj unu boreala (Boreala krono, Corona Borealis).
  • kroni (tr)
    1. Surkapigi kronon, kiel signon de ĝojo, de honoro, de merito: kronu nin per rozoj, antaŭ ol ili velkos!; knabinoj kronitaj per floroj; kroni laŭreaton en konkurso; (f) Vi kronas la jaron per via bono (X); saĝuloj estas kronataj de klereco (X); Vi kronis lin (la homon) per honoro kaj beleco (X).
    1. Unuafoje solene surmeti kronon kiel signon de la reĝa povo: Salomono, vestita per la krono, per kiu lia patrino kronis lin (X); Napoleono kronis sin mem imperiestro.
    1. [MEDICINO] ŝirmi restaĵon de dento per metala ĉapo, kiun oni cementas sur ĝi.
    1. (f) Fine rekompenci: se vi ne kronos mian konstantan amon, tiam [...] (Z); tiuj dankoportaj aferoj, kiuj estas kronotaj de tuja granda sukceso (Z).
    1. (f) Konsistigi la supran aŭ la finan parton de io: kupolo kronas la palacon; la vojeton kronis malluma, densa arbaro (B); girlandoj da floroj gaje kronis la kolonojn; montoj kronitaj de eterna neĝo; la fino kronas la verkon (Z); belega Sorö, ĉirkaŭkronita de arbaro! (Z).
  • kronado
    Solena ceremonio, dum kiu oni kronas reĝon, papon ks: fari la servon mian ĉe l' kronado via (Z).
  • kronaĵo
    [MEDICINO] Metala ĉapo, per kiu oni kronas mortintan denton.
  • kroneto
    1. Malgranda krono de malsupera nobelo.
    1. (f, ark.) Virgineco: perdi sian kroneton.
  • kroniĝi
    Ricevi kronon: (f) se tamen mia multjara laborado feliĉe kroniĝis per sukceso (Z).
  • senkronigi
    Formeti la kronon for de iu aŭ io: senkronigi reĝon; senkronigi arbon.
  • glorkrono
    Nimbo, aŭreolo: ne helpas glorkrono al malplena kaldrono (Z).
  • Kron/o
    [MITOLOGIO] Helena dio ('Tempo'), patro de Zeŭso.
    Tero, Saturno.
  • Kronido
    Ido de Krono, pli speciale Zeŭso.

    kroni

    Denta krono. detronigi. Disaŭdigi la ceremonion de la kronado de. Esti supra. krono : ornama kapvesto de reganto; ringo-forma plektaĵo el floroj, folioj.; (arta) supro de dento; kroni (iun): meti kronon sur kapon; fari iun reĝo. suvereno.
    arto. dento. juvelo. monunuo. regi. reĝo. rekompenci. religio.

    Bildvortaro


    62-39 -48 : kronoj
    62-39 : tiaro
    62-40 : imperiestra krono
    62-41 : duka krono
    62-42 : princa krono
    62-43 : krono de princo-elektisto
    62-44 : angla reĝa krono
    62-45 : murkrono de urba blazono
    62-46 -48 : nobelaj kronoj
    62-46 : grafa krono
    62-47 : barona krono
    62-48 : kavalira krono; nobelkrono

    Eble rilatitaj:

    arbx, aŭreolx, bregmx, ĉevalx, finx, fruktx, imperix, vestx,