matura

*matur/a

  1. Plene kreskinta kaj (pp manĝeblaj plantoj) taŭga por la konsumado: maturaj sukaj beroj (Z); svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura (X); la kaŝtanoj maturaj elfalis el la malhele-verdaj ŝeloj (Z); (analoge) matura fromaĝo, vino; (f) matura absceso.
  1. Atinginta sian plenan kreskadon; havanta plene evoluintajn fortojn de la korpo kaj de la menso: infano ne estas matura homo (Z); matura bovo; aĝo tro matura ne estas plezura (Z); (f) matura talento.
    plenkreska, plenaĝa.
  1. [BIOLOGIO] [KEMIO] (pp ĉela makromolekulo) Atinginta definitivan strukturon kaj kapablon funkcii: ĵus sintezitaj makromolekuloj (ekz. mesaĝa RNA, enzimoj) ofte ne funkcias, ĉar ili ne estas maturaj.
  1. Plene esplorita, provita: malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto (Z); por ke la diskutado estu trankvila, matura kaj fruktodona (Z); mature pripensita kaj orde voĉdonita decido (Z).
  1. [KOMERCO] (pp bilo, kupono ks) Atinginta la daton, kiam oni devas ĝin pagi.
  • matureco
    Stato de iu, io matura: oni ne devas atendi ĝis la matureco, por kolekti tiujn fruktojn; atesto de matureco (Z) (diplomo donata al lernantoj, kiuj, fininte la gimnazian kursaron, sukcese plenumis la koncernan ekzamenon.
    abituriento).
  • maturigi
    Fari ion matura: maturigi legomojn per varmigado (B); artefarita maturigado de bananoj.
  • maturiĝi
    Iĝi matura: maturiĝantaj pomoj, knaboj, bovidoj; (f) nenia feliĉo maturiĝas sub la luno (Z); la demando ne estas sufiĉe maturiĝinta (Z); la bilo maturiĝis hieraŭ.
  • maturiĝo
    Stato de iu, io maturiĝanta: konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo (Z); ni devas longe atendi la maturiĝon de la fruktoj (Z); ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado [...] (Z); [BIOLOGIO] maturiĝo de makromolekulo konsistas el distranĉo de segmentoj kaj kemiaj aldonoj; maturiĝo de mesaĝa RNA.
  • maturulo
    Homo matura.
    adolto, adoleskanto.
  • nematura
    Ankoraŭ ne atinginta sian plenan kreskon, forton, provitecon: kapo nematura kaj malforta (Z).
  • tromatura
    Pli ol matura.
  • frumatura
    Maturiĝinta antaŭ la kutima sezono: frumaturaj fruktoj, oranĝoj, pizoj.
  • seksmatura
    Atinginta seksan maturecon.
    adolto, plenkreska.


    Fruigi la maturecon de fruktoj per artefarita prilumado. La demando ne estas sufiĉe maturiĝinta. Por ke la diskutado estu trankvila, matura kaj fruktodona.
    antaŭtempa. aŭgusto. disvolvi. Edziĝopova, edziniĝmatura knabino. fino. flava : kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro; ovoflav(aĵ)o: flava interna parto de ovo. fortika. fruaĵoj. frukreska. frumatura. kreski. Malfruaj piroj (maturiĝas post la ceteraj). matura fromaĝo. nematura. planon maturigi, nutri, pripensi, malsukcesigi, ruinigi, plenumi, efektivigi. plene esplorita, provita, finstudita. tromaturiĝi. vigla. vireco. vivoplena.
    aĝo. fromaĝo. horto. knabo. kreski. mola. plano. prepari. projekto. sufiĉa. verda.

    Iel rilatitaj:

    acerbx adoltx aĝx barbx eventx fromaĝx fruktx hortx junx knabx kreskx molx ovx planx preparx projektx sufiĉx verdx