kaŝtano

*kaŝtan/o

  1. Frukto de kaŝtanarbo; bruna, pintapeksa akeno kun ruĝete bruna, ledeca ŝelo kaj kun farunriĉa karno ofte manĝebla.
    marono.
  1. (populare, evi) = ĉevalkaŝtano. [VIDU] hipokaŝtano.
  • kaŝtanujo, kaŝtanarbo
    Kastaneo.
  • kaŝtanbruna, kaŝtankolora
    Bruna kiel kaŝtano (i.a. pp haroj).
  • kaŝtanhara
    Havanta kaŝtanbrunajn harojn.
  • akvokaŝtano
    Trapo (ordinara akvokaŝtano) aŭ dolĉa eleokarito (ĉinia akvokaŝtano).
  • ĉevalkaŝtano
    Frukto de ĉevalkaŝtanujo.
  • ĉevalkaŝtanujo, ĉevalkaŝtanarbo
    Arbo de la g. eskulo, precipe hipokaŝtano.
  • markaŝtano
    Ekino.

    kaŝtano


    Iel rilatitaj:

    annx arbx blondx brunx fruktx