[ BOTANIKO] La frukto de daktilujo; bero ruĝbruna, havanta tre sukeran karnon k longan, glatan, malmolan, unusulkan kernon (semon); uzata kiel grava nutraĵo en Afriko, ordinare kiel frandaĵo en aliaj landoj: freŝa, seka daktilo; kerno de daktilo.
[BELETRO] Vers· piedo, konsistanta el unu longa aŭ akcentita k du mallongaj aŭ senakcentaj silaboj: ekz. 'tiu ĉi' (-UU).
daktila Rilata al daktilo: daktila faruno, vino; daktila verso.
daktilujo, daktilarbo, daktilopalmo (X) [BOTANIKO] Sp. de palmo kun senbranĉa trunko, supre portanta aron da folioj, k kies fruktoj estas daktiloj; origina el N Afriko (kie la sovaĝa formo ŝajne malaperis), kultivata en la tropikklimataj regionoj. SIN. daktila feniko. daktilo