ribo

*rib/o

  • I-
    1. [BOTANIKO] G. (Ribes el grosulariacoj) de tufarbustoj kun plejofte mane lobaj, larĝaj folioj, kun floroj unuopaj aŭ en glomeruloj aŭ grapoloj, kaj kun plursemaj beroj; ĉ. 150 sp-oj el la N hemisfero kaj S Ameriko, multaj kultivataj por ornamo aŭ por manĝebla bero.
      groso.
    1. [KOMUNUZO] La malgranda, manĝebla beroj de iuj sp-oj de ribo, precipe de la ruĝa kaj de la nigra ribo. SIN. ribobero.
  • dorna ribo
    [BOTANIKO] Sp. de ribo (R. uva-crispa, SIN. R. grossularia). SIN. groso 1.
  • nigra ribo
    [BOTANIKO] Sp. de ribo (R. nigrum), el Eŭropo kaj Azio, kies ĉiuj verdaj partoj surhavas malgrandajn, flavajn glandojn, enhavantajn esencon karakterize odoran; kultivata por folioj kaj burĝonoj medicine uzataj kaj por globaj, nigraj beroj utiligataj i.a. por siropo, ĵeleo, glaciaĵoj kaj konfitaĵo.
  • ruĝa ribo
    1. [BOTANIKO] (ss) Sp. de ribo (R. rubrum), el Eŭropo kaj Azio, kun ruĝaj, acidetaj beroj.
    1. [BOTANIKO] (vs) Ruĝa ribo 1, du subsp-oj el tiu ĉi, tre parenca sp. (R. petraeum) kaj diversaj hibridoj inter ili; kultivata por globaj, ruĝaj-ĉe kelkaj kf-oj blankaj (blanka ribo) aŭ rozaj-beroj manĝataj krudaj aŭ uzataj por i.a. suko, ĵeleo, konfitaĵoj. [VIDU] ribozo, ribobero, deoksiribozo.
  • II- [BIOLOGIO] [KEMIO] ribozo (en kunmetaĵoj). [VIDU] riboflavino (Vd flava), ribonuklea acido, deoksiribonuklea acido (Vd nukleo).
  • ribosomo
    [BIOLOGIO] Enĉela, submikroskopa grajneto, konsistanta el ribonuklea acido (RNA) kaj proteino, ĉe kiu okazas la sintezo de proteinoj.
  • ribosoma
    Rilata al ribosomo: ribosoma RNA.
  • plurribosomo, poliribosomo
    Aro de ribosomoj, kunigitaj de mesaĝa RNA, kaj kiu sintezas proteinojn.

    ribo


    Iel rilatitaj:

    fruktx korpx