frago

*frag/o

[BOTANIKO] Frukto de fragujo; ŝajnbero karneca, sukplena, maturstadie ruĝa kaj manĝebla, konsistanta el la ŝvelinta, karna florreceptaklo, sur kiu sidas malgrandaj akenoj. [VIDU] fragmarko, fragkenopodio (Vd blito).
  • fragujo
    [BOTANIKO] ĉiu herbo de la g. fragario, pli speciale de la sp-oj produktantaj manĝeblajn fragojn.

    frago


    Iel rilatitaj:

    arbutx arbx blitx fruktx