melono

*melon/o

  1. [BOTANIKO] Sp. de kukumiso (Cucumis melo), unujara, monoika herbo kun glob- aŭ longformaj, manĝeblaj fruktoj (peponedoj) grandaj kiel homa kapo kaj kun sukplena karno maturstadie blanka flava, flave oranĝa aŭ verda; eble origina el U Afriko, kultivata en la tuta mondo kiel multaj kf-oj.
    kantalupo, citrolo. [VIDU] melonarbo.
  1. [KOMUNUZO] Frukto de melono 1. SIN. melonfrukto.
  • *akvomelono
    1. [BOTANIKO] Sp. de citrolo (ordinara citrolo) kun manĝeblaj, globaj, 30-40 cm diametraj fruktoj, havantaj ruĝan, flavan aŭ blankan, ege sukoriĉan karnon.
    1. [KOMUNUZO] Frukto de akvomelono 1.
  • retmelono
    Grupo (Reticulatus) de kf-oj de melono 1 kun globaj aŭ longformaj fruktoj, havantaj retecan ŝelon.

    melono


    Iel rilatitaj:

    arbx fruktx kuirx legomx