menuo

menu/o (1)

  1. [KUIRARTO] Sinsekvo de la pladoj (eventuale skribita sur kartonfolio) kiuj konsistigas festan aŭ luksan manĝon: aranĝi delikatan, rafinitan menuon.
    manĝkarto.
  1. [KOMPUTIKO] Surekrane montrata listo de ebloj, el kiuj la uzanto povas elekti per la muso aŭ premante klavon: menustrio (kion oni alklakas por aperigi menuon), tirmenuo (kiu malaperas, kiam oni ĉesas premi la musklavon), falmenuo (kiu restas post premo de la musklavo).


menuo


Almanĝaĵoj : artiŝokoj, anĉovoj. Blovi la supon (se tro varma). Buljono. Entreoj pasteĉo de anserhepato kun trufoj. Konsomeo. Kubo de kondensita supo. Senŝaŭmigi supon. Supo legoma, vianda, porea, piza, avena, kun cepoj.
manĝi

Iel rilatitaj:

fruktx hotelx kuirx legomx likvx manĝx ovx pastx restoracix spicaĵx supx tablx viandx