melongeno

melongen/o

  1. [BOTANIKO] Sp. de solano (Solanum melongena), unu- aŭ plur-jara herbo kun grandaj fruktoj (beroj) ovo-, glob- aŭ long-formaj, blankaj, flavaj, ruĝaj, bluaj, violaj aŭ preskaŭ nigraj, firmakarnaj; origina el la tropika Malnova Mondo, kultivata en sufiĉe varmaj regionoj, i.a. en E Azio kaj S Eŭropo, kie ĝi estas tre ŝatata por prepari diversajn manĝaĵojn.
  1. [KOMUNUZO] La frukto de melongeno 1: [KUIRARTO] farĉitaj melongenoj.

melongeno


Iel rilatitaj:

florx fruktx legomx