ĉerizo

*ĉeriz/o

[ BOTANIKO] Frukto de ĉerizujo; drupo globforma, ĝenerale ruĝa aŭ nigrete ruĝa, tre karna, sukoriĉa, enhavanta unu malmolan, glatsupraĵan kernon: blankakarnaj, nigrakarnaj, brandaj ĉerizoj; ĉerizligno, ĉerizlikvoro, ĉeriztorto. [VIDU] kirŝo.
  • acida ĉerizo
    Frukto de relative malgranda arbo (ĉerizprunuso k varioj) kun larĝa branĉaro el maldikaj malsuprendirektaj branĉoj, kun relative malgrandaj folioj k kun acidaj fruktoj. SIN. grioto.
  • dolĉa ĉerizo
    Frukto de relative granda arbo (birda prunuso k varioj) kun rigida, fortika branĉaro, kun grandaj folioj, kies pedunklo surhavas elstarajn glandojn, k kun dolĉaj fruktoj. SIN. merizo.
  • ĉerizejo
    ĝardeno plantita per ĉerizujoj.
  • ĉerizujo, ĉerizarbo
    ĉiu fruktarbo el du sp-oj de prunuso (birda prunuso k ĉerizprunuso) k el ties varioj k hibridoj, kies fruktoj estas ĉerizoj; hejmaj en Eŭropo, Azio k N Ameriko, vaste kultivataj.
  • grapolĉerizujo
    Paduso.
    ĉerizo

    ĉerizo


    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO arbx bigarelx drupx fruktx griotx kirŝx merizx padusx ruĝx vostx