kukurbo

*kukurb/o

  1. [BOTANIKO] G. (Cucurbita; SIN. Melopepo, el kukurbacoj) de unu- kaj plur-jaraj, volvegrimpaj herboj, kies tre diversformaj, ofte tre grandaj, karnaj fruktoj (
    peponedo) estas uzataj nematuraj kiel legomo, en konservaĵo, aŭ maturaj por ornamaj celoj (ornamaj kukurboj); 13 sp-oj el C kaj S Ameriko, kelkaj tutmonde kultivataj, i.a. pepono kaj potirono.
  1. ĉiu kultivata sp. de kukurbo, pli speciale pepono kaj potirono kaj iliaj kf-oj.
  1. [KOMUNUZO] Frukto de kukurbo 2. SIN. kukurbofrukto.
  • Italia kukurbo
    [BOTANIKO] [AGRIKULTURO] Kukurbeto.
  • maksimuma kukurbo
    [BOTANIKO] Potirono (C. maxima).
  • moska kukurbo
    [BOTANIKO] Sp. de kukurbo (C. moschata), kultivata en varmaj regionoj, same uzata kiel potirono.
  • kukurbeto
    [KOMUNUZO] Kf. de pepono, tre kultivata en la Mediteranea regiono, kun longformaj fruktoj junstadie manĝataj. SIN. Italia kukurbo.
  • botelkukurbo
    Lagenario kaj precipe ties frukto.
  • citronkukurbo, globkukurbo
    [KOMUNUZO] Kf. de pepono, kies fruktoj, larĝe ovoidaj aŭ preskaŭ globaj, havas karnon pli-malpli citrone flavan.
  • ĉapkukurbo
    [KOMUNUZO] Kf. de pepono kun ornamaj kaj manĝeblaj fruktoj en formo de plata, lobĉirkaŭa ĉapo.
  • kalabaskukurbo
    1. [BOTANIKO] Lagenario. SIN. botelkukurbo.
    1. [KOMUNUZO] Frukto de lagenario. SIN. botelkukurbo
  • maronkukurbo
    [KOMUNUZO] Kf. de potirono, kies malgrandaj fruktoj havas brikoruĝan ŝelon kaj oranĝe flavan, farunecan karnon, kiu gustas iom kiel marono.
  • turbankukurbo
    [KOMUNUZO] Kf. de potirono kun turbanformaj fruktoj. [VIDU] kalabaso.
    citrolo, pepono, potirono.

    kukurbo


    Iel rilatitaj:

    botelx brionix fruktx legomx