korilo

koril/o

[BOTANIKO] G. (Corylus el betulacoj) de monoikaj plantoj-arbustoj, pli malofte arboj-kun larĝe ovalaj, pintapeksaj, segildentaj folioj raspe malglataj, kaj kun multaj, unu- aŭ kelk-opaj akenecaj fruktoj; la frukto (nukulo nomata avelo), enhavas unu manĝeblan semon kaj estas ĉirkaŭita aŭ eĉ enfermita de folieca involukro el tri kuniĝintaj brakteoj; ĉ. 15 sp-oj, N-hemisferaj, kelkaj kultivataj por la produktado de aveloj.
avelujo.
  • Amerika korilo
    Sp. (C. americana), trunkarbusto el NE Ameriko;
  • avelkorilo
    Sp. (C. avellana), arbusto el Eŭropo kaj Azio, kun ne grandaj sed bongustaj aveloj;
  • ĉinia korilo
    Sp. (C. chinensis), alta arbo el ĉinio;
  • maksimuma korilo
    Sp. (C. maxima), el S Eŭropo kaj SU Azio, arbusto kun tre grandaj aveloj;
  • Turkia korilo
    Sp. (C. colurna) el SE Eŭropo kaj SU Azio, arbo kun mezkvalitaj aveloj.

    korilo


    Iel rilatitaj:

    avelx fruktx