sukero

*suker/o

  1. Kristala, blanka, dolĉa substanco, konsistanta el karbono, hidrogeno kaj oksigeno, C12H22O11, kaj ekstraktata el diversaj vegetaĵoj, precipe el kano kaj sukerbeto: funto da sukero (Z); li donis al mi teon kun sukero (Z); sukero ne estas permesata al diabetuloj; pulvorigita, blanka, kruda (aŭ) bruna sukero. SIN. sakarozo. [VIDU] kando.
  1. [KEMIO] Glucido (egale ĉu sukergusta aŭ ne): sukero simpla (SIN. monosakarido, ozo), malsimpla (SIN. ozido).
  • sukera
    1. Enhavanta sukeron, karakterizata de sukero: sukera kuko, bero; [MEDICINO] sukera diabeto.
    1. (f) Dolĉa, agrabla: diri al knabino sukerajn flataĵojn.
  • sukeri (tr)
    Dolĉigi per sukero: sukeri kafon, kompoton; ne sufiĉe sukerita torto.
  • *sukeraĵo
    Sukera frandaĵo.
    bombono, ĉokolado, glaciaĵo, krokanto, nugato, pralino.
  • sukeraĵejo
    Butiko, kie oni vendas sukeraĵojn.
  • sukerato
    Salo de sukerata acido, C5H10O8, oksidiĝa produkto de glukozo.
  • sukerujo
    Vazo, en kiun oni metas sukeron.
  • sukerumi (tr)
    Kovri per pulvoro de sukero: sukerumi vaflojn.
  • sukerpeco
    Aglomerita peco de sukeraj kristaloj, ordinare en regulaj sesedraj formoj.
  • acersukero, betsukero, kansukero, palmosukero
    Sukero, ekstraktata el tiuj respektivaj plantoj.
  • invertsukero
    [KEMIO] Invertita sukero, miksaĵo de glukozo kaj fruktozo.
  • mostsukeri
    Sukeri moston antaŭ la fermentado por plialtigi la alkoholkvanton de la vino. SIN. ŝaptalizi.
  • restsukero
    [KUIRARTO] La sukero de vino, kiu dum la fermentado ne estis transformita en alkoholon.

    sukero


    Esprimoj

    La boligitaj sukeraĵoj, biskvitoj, ktp. ofte estis sen volvaĵoj kaj liveritaj al aĉetantoj en simplaj papersakoj, kiam mi estis infano.
    La sukermerkato estas saturita.
    Li donis al mi teon kun sukero [1]; la pli vaste konataj sukeroj, glukozo kaj fruktozo, havas en ĉiu molekulo ses karbon-atomojn.
    Malbloki kontingenton de sukero.
    Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj.
    Tiajn [bombonojn] ili antaŭe vidis nur en la sukeraĵejoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    acersukero, betsukero, invertsukero, kansukero, mostsukeri, palmosukero, pecosukero, restsukero,sensukera,sukera,sukera diabeto, sukeracero,sukerato,sukeraĵejo,sukeraĵo, sukerbeto, sukerbuteraĵo,sukeri, sukerkano,sukero, sukerpalmo, sukerpeco, sukerpilolo, sukerpino, sukerpinĉilo, sukerprenilo, sukerpomarbo, sukerpomo,sukerujo,sukerumi, sukervato

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    amara : maldolĉa (kiel galo aŭ kiel sensukera kakao)
    blanka
    dolĉa : kun gusto kiel de sukero
    kristaligita, pulvorigita, kruda, bruna sukero

    dolĉigi
    konfiti : prepari fruktojn en densa sukersiropo; sukerigi
    mildigi
    solvi : trovi la respondon al problemo aŭ enigmo; likvigi, miksante kun likvo (ekzemple: solvi sukeron en akvo)

    suker- kano: simila planto (Saccharum), el kiu oni prenas sukeron
    alkoholo : likvo akirita per distilado de fermentintaj suker-enhavaj substancoj
    bero
    beto : diversforma legomplanto kun manĝebla radiko (Beta); ĝia radiko aŭ ĝiaj folioj, kiel legomo, kiel nutraĵo por bestoj aŭ kiel fonto de sukero (sukerbeto)
    biskvitoj
    bombono : malgranda dolĉaĵo, frandaĵo (sukera, ĉokolada)
    butiko
    diabeto
    frandaĵo
    fruktozo
    gisto : eta fungo (alkoholigas sukeron kaj ŝveligas paston)
    glaciaĵo
    glucido
    glukozo
    hordesukeraĵo
    kando
    karamelo
    konfitaĵo
    krokanto
    kuko : bakaĵo el faruno, lakto, (ovoj, sukero.)
    laktosukero
    laktozo
    likvoro : forta (30-40%) alkoholaĵo kun aromo (kaj sukero)
    marmelado : densa (kuirita) kaĉo el fruktoj kaj sukero
    melaso
    mielo
    monosakarido
    nugato
    ozido
    ozo
    pralino
    rafinejo
    sakarozo
    siropo : suker-solvaĵo, ofte kun aldono de aromaĵo, frukta suko, medikamento
    sorgo : varmlanda grenplanto kun fortika tigo ne kava kaj longaj mallarĝaj folioj (Andropogon sorghum = Sorghum vulgare); sorgo-sukero, -siropo, -brando (el la tigoj)
    ĉokolado : solida pasto el kakao, lakto kaj sukero; trinkaĵo el kakao, lakto kaj sukero

    Ankaŭ vidu:

    dolĉa. manĝi. spicaĵo. spico.

    Iel rilatitaj:

    acerx alkoholx amarx baklavx berx betx bierx biskvitx blankx bombonx brunx buterx butikx deoksi- diabetx dolĉx frandx fruktx gistx glacix glucidx glukozx hordex invertx kafx kandx kanx karamelx konfitx kristalx krokantx krudx kukx laktx likvorx manĝx marmeladx melasx mielx mildx mostx nugatx ozx palmx pecx pilolx pinx pinĉx pomx pralinx prenx pulvorx rafinx restx sakarx siropx solvx sorgx spicaĵx spicx vatx ĉajotx ĉokoladx