olivo

*oliv/o

[BOTANIKO] La frukto de olivarbo; drupo unue hele verda, poste nigra, oleoriĉa, havanta amaran karnon kaj tre malmolan kernon unuseman, manĝata salita (la verdaj olivoj post senamarigo en soda solvaĵo) kaj uzata por produktado de manĝoleo.
  • oliveca
    Havanta proks. la koloron de verdaj olivoj.
  • olivarbo
    Arbo (Olea europaea subsp. e.), Mediteranea, kultivata de
    ĉ. 6 000 j, kun daŭraj folioj ovalaj aŭ ovale lancetformaj kaj kies fruktoj estas olivoj.
  • Bohemia olivarbo, Rusia olivarbo
    Oleastro.
  • sovaĝa olivarbo
    Sovaĝa praulo (O. europaea subsp. e. 'var. sylvestris' kaj O. europaea subsp. cuspidata) de la kultivata olivarbo.
  • Monto Olivarba (N)
    Monto apud Jerusalemo, kie laŭ la evangelioj Jesuo estis arestita.

    olivo


    Iel rilatitaj:

    arbx fruktx olex