mirtelo

*mirtel/o

  1. [BOTANIKO] Sp. de vakcinio (Vaccinium myrtillus), falfolia arbusteto kun angulaj, verdaj branĉoj, kun ovalaj, pintfinaj, dentrandaj folioj, kun unu- aŭ du-opaj floroj, havantaj preskaŭ globan, verdete aŭ roze blankan korolon, kaj kun nigraj beroj (interne ruĝaj) kovritaj de blua prujnumo; en arbaroj kaj erikejoj de Eŭropo kaj N Azio, kultivata por manĝeblaj fruktoj vitaminriĉaj, kaj medicine uzata.
  1. [KOMUNUZO] La bero de mirtelo 1.
  • mirtelbero
    Mirtelo 2.

    mirtelo


    Iel rilatitaj:

    fruktx