kokoso

*kokos/o

  1. [BOTANIKO] G. (Cocos el arekacoj) de nur unu sp. (C. nucifera), arbo (palmo) de necerta origino (E Malajzio aŭ Polinezio), 20-30 m alta, kun 6-8 m longaj folioj kaj kun infloresko (spadiko) panikle disbranĉiĝinta, supre portanta plurajn milojn da virseksaj floroj, malsupre kelkdekojn da inseksaj, el kiuj parto maturiĝas al drupoj (nuksoj) 1 kg pezaj, kies ligneca endokarpo enhavas grandan semon, kies interna kavo antaŭ maturiĝo enhavas kokossukon; multe kultivata en la intertropika zono por trunko ĉarpente uzata, apeksa burĝono manĝebla (
    palmoŝoso), alkohola trinkaĵo ricevita per fermentado de la sevo de la spadiko (
    arako) kaj precipe por nukso, kiu estas multe utiligata kiel nutraĵo (
    kopro, kokossuko) kaj por produkti oleon uzatan i.a. por kokosbutero kaj kosmetikaĵoj.
  1. [KOMUNUZO] Frukto de kokoso 1. SIN. kokosnukso.
  1. [KOMUNUZO] Semkerno de kokoso 1: raspita kokoso.
  • kokosujo, kokosarbo
    [KOMUNUZO] Kokoso 1.
  • kokosbutero
    Vd butero.
  • kokosnukso
    Frukto de kokoso 1.
  • kokospalmo = kokoso 1.
  • kokossuko
    Dolĉa suko de la interna kavo de kokosnukso.

    kokoso


    Iel rilatitaj:

    arbx birgx fruktx laktx