migdalo

*migdal/o

[BOTANIKO] La frukto (nukso) de migdalarbo: drupo kies ekstera tavolo (epikarpo kaj mezokarpo) estas ledeca, dum la interna (endokarpo) estas ligneca kaj entenas semon (amando).
  • amara migdalo
    Migdalo, enhavanta amargustan amandon nemanĝeblan pro cianida acido, uzatan i.a. por farmaciaĵoj, sapoj kaj ŝampuoj.
  • dolĉa migdalo
    Migdalo, enhavanta dolĉagustan amandon, manĝatan kruda aŭ uzatan por desertoj, konfitaĵoj, pasto, siropo, oleo ktp.
  • migdala
    Rilata al migdalo: migdala sukeraĵo (nugato); migdala oleo.
  • migalino, migdalata acido [VIDU] migdalino.
  • migdalujo, migdalarbo
    Fruktarbo (dolĉa prunuso, migdalprunuso) kun lancetformaj, pintaj folioj, kun blankaj aŭ rozaj floroj aperantaj antaŭ la ekfoliado, kaj kies fruktoj (drupoj) estas migdaloj; origina el U Azio, multe kultivata en varmaj regionoj, precipe en la Mediteraneaj landoj kaj Kalifornio.
  • amara migdalujo, amara migdalarbo
    Formo de migdalarbo, produktanta amarajn migdalojn.
  • dolĉa migdalujo, dolĉa migdalarbo
    [BOTANIKO] Formo de migdalarbo, produktanta dolĉajn migdalojn.
  • termigdalo
    1. [BOTANIKO] Manĝebla cipero.
    1. [KOMUNUZO] La manĝebla tubero de termigdalo 1.

    migdalo


    Iel rilatitaj:

    albumenx amandx amigdalinx arbx ciperx florx fruktx laktx olex