sporo

spor/o

  1. [BOTANIKO] Reproduktiĝa elemento de kriptogamoj, ĝenerale unuĉela, sed ĉe la fungoj ofte plurĉela, post ĝermado kapabla produkti organismon: kontraŭe al la semo, sporo ne enhavas embrion; sporoj rolas en disvastiĝo de specioj aŭ en ties rezisto al malfavoraj vivkondiĉoj.
    gameto, semo, oosporo, zigosporo.
  1. [BAKTERIOJ] Daŭra, rezista ĉelo de iuj bakterioj, ekz. antraksa kaj tetanosa baciloj.
  1. [ZOOLOGIO] Neseksa reproduktiĝa ĉelo de kelkaj protozooj, precipe de sporozooj.
  • mejoza, seksa sporo
    [BOTANIKO] Sporo 1, formiĝanta post mejozo, unuploida: askosporo, bazidisporo, makrosporo, mikrosporo estas mejozaj sporoj.
  • mitoza, neseksa sporo
    [BOTANIKO] Sporo 1, formiĝanta sen mejozo, unuploida aŭ duploida: somersporo, vintrosporo estas mitozaj sporoj; mitozosporaj fungoj.
  • sporaro
    [BOTANIKO] Tuto de la sporoj.
  • sporujo
    [BOTANIKO] Organo (
    plurĉela sporangio, konidiujo, askujo, bazidiujo, kapsulo 4b) aŭ ĉelo (
    unuĉela sporangio, asko, bazidio), en aŭ sur kiu formiĝas sporoj.
    fruktokorpo.
  • sporiĝo
    Formiĝo de sporoj.
  • sporofito
    [BOTANIKO] (pp plantoj havantaj alternadon de generacioj) Duploida generacio de planto, kiu devenas el la zigoto kaj ofte produktas sporojn (mejozajn kaj ofte ankaŭ mitozajn).
    gametofito.
  • sporpolvo
    Polveca sporaro, kiun ellasas multaj bazidifungoj.
  • askosporo
    Sporo, formiĝanta en asko.
  • bazidisporo
    Sporo, formiĝanta sur bazidio.
  • makrosporo
    [BOTANIKO] Granda sporo (pp vegetaĵoj, havantaj du specojn de sporoj laŭgrande diferencaj): makrosporoj de vaskulplantoj naskas inseksajn protalojn.
  • mikrosporo
    [BOTANIKO] Eta sporo (pp vegetaĵoj, havantaj du specojn de sporoj laŭgrande diferencaj): mikrosporoj de vaskulplantoj naskas virseksajn protalojn; juna polenero estas mikrosporo.
  • somerosporo
    [BOTANIKO] Nedaŭra, ne travintranta, ofte mallongviva sporo, ekz. uredosporo.
  • sporangisporo
    [BOTANIKO] Sporo, formiĝanta en sporangio.
  • telisporo
    Vd telio.
  • uredosporo
    Vd uredo.
  • vintrosporo
    [BOTANIKO] Daŭra, travintranta sporo, ekz. telisporo.
  • zoosporo
    [BOTANIKO] Sporo kapabla naĝi per flageloj: zoosporo de algo, de fungo.

    sporo


    Iel rilatitaj:

    blastomicetx bovistex ecix fruktx sakx