kapsulo

*kapsul/o

  1. [TEKNIKOJ] ĉapo el metalo aŭ plasto, fermanta la kolon de botelo.
  1. [KEMIO] Metala, vitra aŭ porcelana ujeto, proks. duonsfera, uzata por vaporigi likvojn.
  1. [FARMACIO] Ujeto el gelateno aŭ oblato, uzata por enteni malbongustajn medikamentojn.
  1. a) [BOTANIKO] Seka frukto, devenanta el plurkarpela ovario, enhavanta plurajn semojn, kaj maturstadie dehiskanta per fendoj, operkulo aŭ poroj.
    piksidio.

b) [BOTANIKO] Supra, spordona parto de la sporogonio de briofitoj, malfermiĝanta per operkulo aŭ flankaj fendoj, kaj kovrita de kufo. SIN. urno 4.
  1. [ANATOMIO] [MEDICINO] Diverskonsista fibra tegaĵo aŭ periferia parto de multaj organoj aŭ ankaŭ de tumoroj: artika kapsulo; kristalina kapsulo; rena kapsulo; kapsula angiomo.
    tuniko, vaginalo.
  1. [ANATOMIO] Nomo de kelkaj cerbopartoj: ekstera kaj interna kapsuloj (lamenoj el blanka substanco apud la talamo).
  1. [BAKTERIOJ] Polisakarida tegaĵo ekster la muro de la ĉelo de multaj, i.a. patogenaj, bakterioj.
    gaino glikokaliko.
  • enkapsuligi
    Enfermi en kapsulon.
  • senkapsuligi
    1. Formeti la kapsulon de botelo.
    1. [MEDICINO] Fortranĉi la renan kapsulon.

    kapsulo


    Iel rilatitaj:

    fruktx murx