akeno

  1. [botaniko] (ss) Seka frukto (precipe de la asteracoj) ne dehiska, unusema, kies perikarpo ne estas kuniĝinta kun la semo: la fruktoj de helianto, de kalendulo estas akenoj.
  1. [botaniko] (vs) Akeneca frukto: ne dehiska seka frukto divers-forma k -struktura.
    kariopso, nukulo, nukso, samaro.

  • akenaro
    Grupo de akenoj, devenantaj el floro kun pluraj karpeloj aŭ liberaj (
    plurakeno) aŭ kuniĝintaj (
    fendakeno, kvarakeno).
  • duakeno
    Fendakeno el du karpeloj, i.a. de la apiacoj.
  • kvarakeno
    Fendakeno de lamiacoj k de boragacoj, devenanta el floro kun du kuniĝintaj akenoj dusemaj, k kiu fendiĝas en 4 erojn ĉe la maturiĝo.
  • plurakeno
    Akenaro el liberaj akenoj, ekz. ĉe ranunkolo k potentilo.
  • fendakeno
    Akenaro el kuniĝintaj akenoj, kiuj finevolue fendiĝas k apartiĝas unuj de la aliaj (ekz. ĉe malvo).

  • Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Eble rilatitaj:

    -ar, aristx, artokarpx, asterx, avelx, fruktx,