bigarado
- [ BOTANIKO] Subsp. de citruso (Citrus aurantium subsp. a.) hejma en Hindio k Birmanio, arbeto kun globaj fruktoj (amaraj oranĝoj), havantaj ruĝe oranĝan ŝelon, el kiu oni ekstraktas esencon (
nerolio), k tre acidan, pli-malpli amaran pulpon, uzatan por konfitaĵoj k amaraj trinkaĵoj.
- [KOMUNUZO] Frukto de bigarado 1. SIN. amara oranĝo.
bigaradujo
Bigarado 1.
Iel rilatitaj:
BOTANIKO
amarx
arbx
citrusx
fruktx
nerolix
oranĝx