maŝo
*maŝ/o
- ĉiu el la nodoj, kiun formas la lanaj, silkaj ks fadenoj en trikita teksaĵo aŭ en reto: rekta, inversa maŝo; kuntriki du maŝojn; aldoni maŝon; surmetu 84 maŝojn; ŝi komencis preterlasi maŝojn, por ke la ŝtrumpo pli mallarĝiĝu (B). [VIDU] maŝtenilo.
- ĉiu el la aperturoj, kiujn tiuj nodoj lasas inter si: la fiŝoj sin ŝovis tra la maŝoj de la reto.
- Buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlaci, premsufoki kc.
lazo.
- [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] Aro da branĉoj, kiuj interkonektiĝas ĉe nodoj kaj formas fermitan cirkviton.
maŝaro
Tuto da interkonektitaj aparatoj, stacioj aŭ homgrupoj: maŝaro de radiotelefonio; maŝaro da spionoj, da rezistantoj.
reto. dismaŝigi
Malstreĉi aŭ malfari la maŝojn de io: dismaŝigi malnovamodan trikaĵon. nedismaŝiĝa
Tia, ke ĝiaj maŝoj ne malnodiĝas aŭ rompiĝas: nedismaŝiĝaj nilonaj ŝtrumpoj.
Iel rilatitaj:
formx