piramido

piramid/o (1)

  1. [ARKITEKTURO] Monumento, kun kvar triangulaj flankoj kaj kvarangula bazo, servanta kiel tombo por antikvaj reĝoj de Egiptujo.
  1. [MATEMATIKO] Pluredro, kies ĉiuj edroj escepte de unu (nomata la bazo) pasas tra unu punkto.
  1. [EKOLOGIO] [SOCIOLOGIO] Pli-malpli piramidforma skemo, reprezentanta diversajn procezojn, okazantajn en populacioj aŭ biocenozoj: demografia piramido (aĝpiramido); biomasa, energia, koncentriĝa piramido (pri la biomaso de la vivuloj, la energifluo, la biokoncentriĝo de toksa substanco en nutroĉeno).
    diagramo.
  • piramida
    Havanta la formon de piramido.
  • demografia piramido, aĝpiramido
    Piramido 3 pri la aĝoklasoj en populacio.

    piramidx


    Iel rilatitaj:

    aĝx domx formx