strio
*stri/o
- Longa, mallarĝa parto de surfaco, kun pli-malpli paralelaj randoj, distingiĝanta pro sia koloro aŭ heleco: ŝi timis la unuan ruĝan strion en la oriento (Z); la cikonioj alte en la aero ekvidis blankete flavan ondforman strion (Z) (de Nilo); la luno ĵetadis favajn striojn da lumo sur la riveron (Z); tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo montriĝis flavaj strioj (Z); viola strio lasita de la skurgo; vojo, kies fleksita kaj nebulita strio malaperis en la malproksimo (Z); Jakob prenis al si bastonojn [...] kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn (X); el la lada pluvtubo fluis sur la pavimon mallarĝa akva strio (B).
- [TEKSINDUSTRIO] Longa, mallarĝa, paralelranda parto de teksaĵo, kiu distingiĝas de la cetera surfaco per tinkturo aŭ teksaranĝo: (ŝtofo) kun strioj horizontalaj aŭ vertikalaj? (Z); manikoj el ruĝa veluro kun flavaj strioj (Z); blanka rubando, kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston (Z); litkovrilo, per kies diverskoloraj strioj ŝi lernis distingi kolorojn (Z).
- (ark.) = bendo 1: strio da papero (Z), da ŝtofo (Z), da fero (B).
- [ARKITEKTURO] Listelo, elstaranta inter du kaneloj de kolono.
- [ANATOMIO] [BOTANIKO] [GEOLOGIO] ĉiu el la paralelaj sulketoj aŭ streketoj, videblaj sur la supraĵo de vivulo, mineralo aŭ roko: strioj de konko, de mineralo, de tigo; glaciaj strioj (lasitaj de glacirivero sur rokoj de la flankoj de ĝia valo).
stria
Prezentanta strio (j)n: stria kolono; [ANATOMIO] stria fibro; la stria korpo (corpus striatum). strii (tr)
Kovri per strioj: striita papero (enhavanta pli diafanajn striojn); striita standardo (ekz. la Usona); striitaj ĉevaloj (B). bild (o)strio
Bildrakonto, konsistanta el nur unu strio. blustria
Prezentanta bluajn striojn: blustriaj vualoj (Z). flintstrio
Bendo. frekvencostrio = bendo 4. poststrio, trenstrio
Strio, kiun ŝipo, barko ks lasas post si sur la akvo. zebrostria
Prezentanta transversajn striojn, kiel de zebro: [TRAFIKO] zebrostria pasejo por piedirantoj.
Iel rilatitaj:
aĵurx
bandaĝx
banderolx
bendx
formx
pantalonx