raso

ras/o

  1. [ZOOLOGIO] Subspecio.
  1. [KOMUNUZO] Infraspecia taksono de kultivplanto (SIN. kultivoformo) aŭ de selektita besto: rasoj de kokoj, de kolomboj, de hundoj, de katoj; bontrasa (Z), miksrasa hundo. [VIDU] rasmiksi.
  1. Aro de homoj, kiuj pli-malpli klare montras ĉe kelkaj korpaj trajtoj (skeleto, haŭtkoloro k.a.) similajn heredajn karakterojn: oni iam distingis tri ĉefajn rasojn (blanka, flava, nigra), kiuj dividiĝis en dudekkelkajn rasojn, sed la modernaj genetikaj donitaĵoj evidentiĝas, ke rasa klasifiko de la homoj estas scienca sensencaĵo.
  1. (ark.) Tuto de sinsekvaj generacioj, rigardata kiel devenanta de unu sama prapatro: la raso de Abrahamo.
  1. (ark.) Gento: la sciigo, ke vi kaj s-ro Moch apartenas al tiu sama raso, al kiu mi mem apartenas [...] (Z); per la ŝanĝo de la religio la tuta tiel nomata 'hebrea raso' por ĉiam malaperus (Z); (vs) la genio de la homa raso (Z).
    domo, gento, sango, semo. [VIDU] hereda.
  • rasa
    Rilata al raso: rasaj karakterizaĵoj; rasaj persekutoj.
  • rasismo
    Idearo, bazita sur la kredo je la ekzisto de difineblaj homaj rasoj, kaj pli speciale:
    1. Doktrino, bazita sur la kredo, ke unu raso aŭ gento havas historian aŭ mistikan mision, kaj kiu, por certigi ties plenumadon, celas konservi tiun rason aŭ genton pura i.a. per malpermeso de miksedziĝoj.
    1. [KOMUNUZO] ĉia pens- kaj agmaniero, bazita sur la ideo, ke la diferencoj inter la homoj estas klarigeblaj per ilia aparteno al difinitaj kaj stabilaj rasoj aŭ gentoj; el tia ideo nepre rezultas la kredo je (mal)supereco de iuj homgrupoj.
      apartismo, diskriminacio.
  • rasisto
    Adepto de rasismo 1 aŭ 2.
  • interrasa
    Okazanta inter diversaj rasoj: la interrasa malamo (Z).
  • miksrasa
    Devenanta de du malsamaj rasoj: miksrasa hundo.
  • purrasa
    Kiel eble plej simila al la centra tipo de sia raso.

    raso


    Iel rilatitaj:

    apartx arjx formx hundx popolx