sfero

sfer/o (1)

  1. a) [MATEMATIKO] Surfaco konsistanta el ĉiuj punktoj en la tridimensia spaco kun fiksa distanco al donita punkto (nomata la centro de la sfero).

b) [MATEMATIKO] (pli ĝenerale) Aro same difinita en metrika spaco.
  1. = globo (la solido ene de sfero 1).
    globo, bulo.
  1. (ark.) ĉiu el la rivoluantaj globformaj kristalaĵoj, sur kiu la ĉielaj korpoj estis laŭsupoze fiksitaj: la ĉielaj sferoj; la muziko de la sferoj (produktata de la moviĝoj de tiuj sferoj).
  1. (f) La tuta tereno, sur kiu efikas ies agado, influo aŭ simpla ekzisto: sfero de politika influo; la diplomatiaj sferoj; ĉiu povas agadi aparte en sia sfero, laŭ siaj fortoj (Z); ĉiuj sferoj de la homa societo (Z); bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto (Z).
    medio, rondo.
  • sfera
    1. [MATEMATIKO] Rilata al sfero: sfera plurangulo (parto de sfero 1a limita de arkoj de ĉefcirkloj); sfera aberacio (distordo de la bildo de lenso ĉe la randoj, kie rektaj linioj fariĝas kurbaj).
    1. Havanta la formon de sfero: sfera korpo.
  • sfereco
    Eco de io sfera: la sfereco de Tero.
  • sferoido
    [MATEMATIKO] Surfaco, kiu estas proks. sfero.
  • sferometro
    [TEKNIKOJ] Mezurinstrumento, provizita per mikromezura ŝraŭbo, kaj ebliganta legi la dikecon de malgrandaj korpoj aŭ la kurbiĝan radiuson de globeto aŭ optika lenso kun precizeco de 0,01 milimetro.
    mikromezurilo.
  • duonsfero
    [MATEMATIKO] Duono de sfero, kiu estiĝas per divido laŭ ĉefcirklo.
  • hemisfero
    1. [GEOGRAFIO] ĉiu el la du partoj de Tero dividita per la ekvatoro.
    1. [ASTRONOMIO] ĉiu el la du partoj de la ĉiela sfero dividita per la ekvatora ebeno.
    1. [ANATOMIO] ĉiu el la du partoj de la cerebro aŭ de la du flankaj partoj de la cerebelo: la centro de la parolkapablo situas en la maldekstra cerebra hemisfero.
    1. = duonsfero.
  • hemisfera
    Rilata al hemisfero.

    sferx


    Iel rilatitaj:

    aberacix batisferx bulx centrx cirklx formx regionx ĉielx