fasono

*fason/o

  1. Ekstera formo de vesto rigardata de la vidpunkto de la modo: robo, jako de bongusta eksmoda fasono; iliaj vestoj havis tro originalan fasonon (Z) (f) mi farigos al mi konsciencon laŭ la plej nova fasono (Z).
    sidi 6.
  1. Laboro, per kiu oni donas formon al vesto: mi pagis tricent frankojn por la ŝtofo, kaj kvarcent por la fasono.
    konfekcio.
  1. [TIPOGRAFIO] Grafika aspekto de presitaj signoj: tipara fasono; rekta oblikva, klasika, kursiva, graseta, roma fasono; ŝalti la kursivan fasonon; kvarfasona tipara familio.
  1. Formo kaj aspekto de artefarita objekto.
  • fasoni (tr)
    1. Doni al vesto formon adaptitan al difinita persono: strikte fasonita robo.
      tajli, altranĉi, alĝustigi, laŭmezura.
    1. Doni al io ĝian eksteran formon aŭ aspekton: la kovrilo estis komplete refasonita.
  • tondofasono
    Maniero en kiu frizisto tondas la harojn kaj aranĝas ilin.

    fasono


    Iel rilatitaj:

    formx vestx