globo

*glob/o

  1. Sferforma objekto aŭ korpo: astronomia globo; bilarda globo; globo de kroketo; ruladi keglajn globojn (Z); geografia globo (Z) (globuso); (analoge) sur la tuta tera globo (Z); la globo de la okulo (Z); [MEDICINO] ezofaga globo (Vd ezofago).
    bulo, kuglo, sfero, ruli.
  1. Sfero el vitro, uzata por difuzi la lumon de lampo.
  1. [TEKNIKOJ] Sfero el tre dura ŝtalo, uzata en rulujo, por provado ktp: globo de valvo, de lagro; globkrajono.
  1. a) [MATEMATIKO] La aro de ĉiuj punktoj en tridimensia spaco, kies distanco al fiksa punkto (la centro) ne superas (aŭ malsuperas) donitan nombron (la radiuson).

b) [MATEMATIKO] (pli ĝenerale) La aro same difinita en metrika spaco.
bulo, sfero.
  • globa
    Havanta formon de globo: globa kuglo; globaj okuloj (iom elstaraj).
    bula.
  • globeto
    1. Malgranda globo: aerglobeto (veziko, bobelo); sangaj globetoj (SIN. sangoglobetoj, globuloj).
    1. Ludobjekto, el diversaj materialoj, kiujn la infanoj rulĵetas laŭ diversaj reguloj, por atingi ian linion aŭ kuntuŝi globeton de kunludanto: ludi globetojn.
  • globino
    [KEMIO] [BIOLOGIO] (kn) Globforma proteino, kombiniĝanta kun hemo en heteroproteinon (hetereoglobinon).
  • duonglobo
    Hemisfero.
  • celglobo
    [LUDOJ] En globludo, pli malgranda globo, kiun la ludantoj devas celi per siaj pli grandaj globoj.
  • hemoglobino
    1. [KEMIO] [BIOLOGIO] Heteroglobino, kiu koloras i.a. la ruĝajn globulojn de la vertebruloj: danke al sia kapablo nestabile kombiniĝi kun oksigeno kaj karbona dioksido, hemoglobino transportas tiujn gasojn tra la organismo. SIN. sangoglobino.
    1. [KEMIO] [BIOLOGIO] (ark.) Heteroglobino.
  • hemoglobinemio kaj hemoglobinurio
    [MEDICINO] ĉeesto de hemoglobino en la sangoplasmo aŭ resp. en la urino, pro hemolizo.
  • heteroglobino
    Heteroproteino, konsistanta el hemo kaj globino, kiu transportas aŭ staplas oksigenon
  • ĵetglobo
    [SPORTO] Metala globo, pezanta 7,257 kg, kiun oni devas ĵeti kiel eble plej malproksimen per unu mano.
  • mamgloboj
    Junaĝaj rondaj mamoj.
  • mioglobino
    [KEMIO] [BIOLOGIO] Muskolglobino.
  • muskologlobino
    Globino de la striitaj kaj miokardia muskoloj, kiu staplas oksigenon. SIN. mioglobino.
  • okulglobo
    [ANATOMIO] Vd okulo.
  • platoglobo (Z), platglobo
    Mapo, prezentanta aŭ la tutan teran globon (tera platglobo), aŭ la tutan ĉielan volbon (ĉiela platglobo).
    globuso.
  • regnoglobo
    Juvelo globforma, insigno de imperieco.
    sceptro.
  • sangoglobeto
    ĉiu el la ĉeloj transportataj en la sanga plasmo. SIN. globulo.
    leŭkocito, eritrocito.
  • sangoglobino
    Hemoglobino 1.
  • terglobo
    Tero, konsiderata kiel globo.

    globo


    Iel rilatitaj:

    artikx biciklx bilardx bilbokx bulx eburx formx ludx okulx