sinuo
sinu/o
ĉiu el la kurbaĵoj, fleksoj de vojo, rivero ks: (f) la sinuoj de la cerbaj hemisferoj.
zigzago. sinua
Prezentanta sinuojn: sinua pado; (f) sinuaj linioj, fendoj. sinui (ntr)
Esti sinua: la akvoflueto sinuis inter la floroj.
sinus/o [ZOOLOGIO] (Z)
- [MATEMATIKO] (pp akuta angulo en orta triangulo) La kvociento de la kontraŭa latero per la hipotenuzo.
- [MATEMATIKO] (vs) Funkcio (difinita por ajna reela aŭ kompleksa nombro), kiu estas vastigaĵo de la difino 1; simbolo: sin.
kosinuso
[MATEMATIKO] La sinuso de la komplementa angulo; simbolo: cos. arkosinuso
[MATEMATIKO] La funkcio inversa al sinuso; simbolo: arcsin. [VIDU] ciklometria. hiperbola sinuso
[MATEMATIKO] La funkcio x Ö (e¹ - e˹ ). areosinuso
[MATEMATIKO] La funkcio inversa al la hiperbola sinuso. sinus/o²
[ANATOMIO] ĉiu sinua kavo, precipe: - Natura dilataĵo de vaskulo: karotida sinuso (dilataĵo de la interna karotido, enhavanta premsensilojn); sinuso de la kavaj vejnoj (ĉe la kunfluejo de la du kavaj vejnoj en la atrion).
- Enkraniaj vejnaj kanaloj: kavernaj sinusoj (alira kaj deira para loko de preskaŭ ĉiuj vejnaj sinusoj, situantaj ambaŭflanke de la turka selo); kunfluejo de la sinusoj.
- Enostaj faciaj kavaĵoj: fruntosta, maksila sinuso, sfenoida. [VIDU] sinusatria.
sinusito
[MEDICINO] Inflamo de la faciaj sinusoj aŭ de unu el ili.
sinux
Iel rilatitaj:
formx
irx
riverx