cirklo

cirkl/o (8)

  1. [ MATEMATIKO] Kurbo, konsistanta el ĉiuj punktoj en ebeno kun fiksa distanco al donita punkto nomata la centro de la cirklo.
  1. = disko (la areaĵo ene de cirklo 1).
  • oskula cirklo
    [MATEMATIKO] (pp kurbo) Cirklo, kiu oskulas la kurbon en donita punkto.
  • cirkla
    Havanta formon de cirklo: cirkla templo; cirkla cirkulado.
  • ĉefcirklo
    [MATEMATIKO] Cirklo sur sfero, kies centro estas la centro de la sfero.
  • duoncirkla
    1. Prezentanta duonon de cirklo: duoncirklaj kanaletoj; la kanalo ĉirkaŭis duoncirkle la dezerton (B).
    1. [ARKITEKTURO] Karakterizata de sekco, prezentanta duonon de cirklo: duoncirkla volbo.
  • encirkligi
    Envenigi en cirklon: encirkligi armeon; politiko de encirkligado.
    ĉirkaŭfermi.
  • kapcirklo
    [TEKNIKOJ] (de dentrado) Cirklo samcentra kun la akso de dentrado, tuŝanta la ekstremojn de la dentoj.
  • paŝocirklo
    (de dentrado) Cirkla surfaco samcentra kiel la akso de dentrado k entenanta ĉiujn tuŝpunktojn de la dentaro.
  • piedcirklo
    (de dentrado) Cirklo samcentra kun la akso de dentrado, tuŝanta la piedajn punktojn de la dentoj.
  • radcirklo
    Rad· rondo.
  • trafikcirklo
    [TRAFIKO] Cirklo kun unudirekta cirkulado, kiu transligas stratojn aŭ vojojn, ĝenerale inter 3 k 6.
  • ventcirklo
    [GEOGRAFIO] Gradaro de kompasa ciferplato dividita laŭcirkle en 360 gradojn.
    rozo.

  • Cirklo
    [ GEOGRAFIO] ĉiu el la du paraleloj, kiuj limas la polusajn regionojn, en kiuj je la solsticoj la tago aŭ la nokto daŭras 24 horojn: la arkta, la antarkta Cirklo.
    tropiko.
    cirklo

    cirklo


    Iel rilatitaj:

    GEOGRAFIO MATEMATIKO alidadx arkx centrx cilindrx cirkelx cirkulx diskx formx gradx kurbx latitudx radx rondx sferx tropikx