cilindro

cilindr/o

  1. a) [ MATEMATIKO] surfaco estigita de rekto (la generanto), kiu moviĝas paralele al si mem k kiu tranĉas fiksan kurbon ( direktanton de la cilindro): cirkla cilindro (kies direktanto estas cirklo kies generanto estas orta al ĝi).

b) [MATEMATIKO] solido, kies rando estas cilindro a).
c) [MATEMATIKO] Barita parto de cilindro a) aŭ b).
  1. [TEKNIKOJ] [KOMUNUZO] Cirkla cilindro.
  1. Samforma ujo, en kiu moviĝas piŝto: pumpila cilindro; ducilindra, kvarcilindra motoro; (analoge) okcilindra aŭto.
  1. [HISTORIO] Samforma ŝtono, gravurita per bildoj aŭ kojnoformaj tekstoj, k uzata kiel sigelilo en Babilonio k Asirio.
  1. Samforma objekto: cilindro de skribmaŝino; urinaj cilindroj ( [MEDICINO] mikroskopaj cilindroj, kelkafoje ĉeestaj en la urinaj sedimentoj).
  • centra cilindro
    [ BOTANIKO] Steleo 2.
  • kortika cilindro
    [BOTANIKO] Kortiko 3.
  • cilindra
    1. Havanta formon de cilindro: cilindra ujo; cilindra ĉapelo (
      bulĉapelo).
    1. Rilata al cilindro: cilindra kapacito de motoro (en cm³).
  • inkocilindro
    En kelkaj multobligaj aparatoj, cilindro, per kiu oni ŝmiras inkon sur la modelon.
  • lampocilindro
    Vitra cilindro, pasintece uzata ĉe olea aŭ petrola lampo.
  • rulcilindro = tamburo 2.
  • varpocilindro = rultrabo.
    cilindro

    cilindro


    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO MATEMATIKO aksx barelx bobenx cigaredx cirklx direktx formx generx kortikx mantelx piŝtx stelex tamburx